La Kavaliroj de Banĝa Valeto

中文  Esperanto

The Knights of Banjo Hollow

Ni Malhavas Uzon por Retforumoj


Forumoj, miaj fratoj, ne utilas por nia frataro.

Jes ni povas fariĝi pli parolkapablaj per debata praktikado. Jes ni povus krei kelkajn fadenojn, kiuj eble aperus altaj en la serĉilaj rangoj.

Sed ĉi tiuj ne valoras la prezon.

Ni ne povas regi la enhavon de forumoj. Ni ne regas ĉu niaj afiŝoj aŭ fadenoj estos forigitaj aŭ redaktitaj. Fine, io ajn ni diras kaj afiŝas tie - inkluzive tiuj kun bildoj kaj referencoj - ne apartenas al ni. Troloj kaj danĝeraj agentoj povas libere ĝenadi nin kaj insulti nin tie.

Mi kredas ke nia preferita metodo por uzi interreton estas aŭ sole por kavaliraj renkontaĵoj, informaĵa prenado kaj afiŝado, aŭ pli bone por realaj retejoj (kun neinteraktiva enhavo) kiuj dokumentas kaj montras niajn ideojn. Se potencialaj kavaliroj legus ĉi tiun materialon kaj dezirus diskuti tion kun iu, ili povus havi almenaŭ la voladon kiu estus necesa por trovi nian retpoŝtan adreson sur la kontakto-paĝo. Retpoŝtaĵoj de eksteruloj devus esti traktitaj singardege, sed tiuj kiuj efektas tre sincere devus esti taksitaj serioze kaj eĉ distribitaj inter la fratoj por pluaj rimarkoj.

Mi estas pli publika ol la plimulto de la Kavaliroj. Mi konscias ke vi eble preferos resti anonima dum mi komencas afiŝi niajn komunikaĵojn, fotojn kaj inspirajn materialojn. Mi povas protekti tiun anonimecon per ne uzi plenajn nomojn (kaj Banĝajn Valetajn nomojn se eblus). Mi vidigos tiujn paĝojn kun la espero ke ni bone servas la Sinjoron kaj la dankemo al Li pro nia Frateco. Mi afiŝas ilin kaj aliajn paĝojn kun sincera dankemo en mia koro kaj kun espero se iuj aliuloj eble havus sorton esti kun ni kaj helpi al nia misio, ke ili kontaktus nin kun granda sincereco kaj eble aliĝus al unu el niaj dividoj.

Ni preĝas ke ni kreskos kiel pli fortaj kaj ke ni evoluos pli ĉiutage kiel grupo. Vidu vin en la Ĉielo - dum nia ĉiutaga medito kaj preĝo.

Amen.


*****La KBV*****



Hejmo
Pri
Oftaj Demandoj

Kiu Ni Estas
Kiel Aliĝi

Artikoloj:

La Bhagavad-gita

Pri: Forumoj

Seksumado Ne estas Ĝuebla

La Fino de Homaro

Diskuto Inter Doktoro Roberto kaj Onklo Ĝibz

Ligiloj:

celibacy.info
atmajyoti.org
Pli bone vidi ĉi tiun retpagaron per Firefox.
Kreita per Seamonkey Composer sur Ubuntu Linux