La Kavaliroj de Banĝa Valeto

中文  Esperanto

The Knights of Banjo
                  Hollow

Bhagavad-Gîtâ

(((ॐ)))

Salti al ĉapitro 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18




Unua Ĉapitro

La Aflikto de Arĝuno

Demandis Dhritarâŝtro:
  1. Kion faris, ho Sanĝajo1, sur la sankta Kuru-kampo
    miaj kaj Pândavaj trupoj, kunirinte por batalo?

    Respondis Sanĝajo:
     
  2. Kiam vidis Durjôdhano, via fil' kaj armeestro,
    la Pândavojn batalpretajn, jene diris li al Drôno2:
     
  3. "Vidu, majstro, la falangon grandan de la Pânduidoj,
    komandatan de Drupado, via kapabla disĉiplo.
     
  4. Jen heroaj pafarkistoj, al Arĝun' kaj Bhim' egalaj3:
    Jujudhâno kaj Virâto, kaj Drupado sur ĉarego,
     
  5. Dhriŝtaketu, Ĉêkitâno kaj la reĝo de l' Kaŝioj,
    Puruĝit kaj Kuntibhôgô, kaj la nobla reĝo Ŝajvjo,
     
  6. l' eminenta Judhamânju kaj la forta Uttamaŭĝas,
    Subhadrido, Drupadidoj, ĉiuj sur batalĉaregoj.
     
  7. Sed, ho Dufojenaskito4, ankaŭ sub mia komando
    estas famaj generaloj, kies nomojn nun mi diros;
     
  8. Jen Vi mem, kaj Bhîŝmo5, Karno, Kripo, la batalvenkanto,
    Aŝvatthâmâ kaj Vikarno, kaj ankaŭ Sômadattido,
     
  9. kaj aliaj bravherooj, pretaj pro mi doni vivon;
    ĉiuj famaj sagĵetantoj estas kaj luktistoj lertaj.
     
  10. Ne sufiĉe forta estas tiu trupo, jen, de Bhîŝmo5
    por venki la malamikan, fortan falangon de Bhîmo;
     
  11. do, okupu siajn lokojn ĉiuj niaj komandantoj
    kaj preparu sin por doni al Bhîŝmo konvenan helpon."
     
  12. Por eksciti la kuraĝon de l' soldatoj, la maljuna
    Bhîŝmo enblovis en kornon, kiu sonis leonmuĝe.
     
  13. Kaj eksonis tuj tumulte multaj kornoj kaj timpanoj,
    multaj trumpetoj, cimbaloj kaj tamburoj bruegante.
     
  14. Ankaŭ, starante sur ĉaro, tirata de blankĉevaloj6,
    Kriŝno kaj Arĝun' ĉielajn blovokornojn eksonigis:
     
  15. "Gigant-ostan" la Sensmastro7, "Di-donacon" la Riĉestro8;
    "Kanan" eksonigis Bhîmo, la sentima timigulo;
     
  16. "Triumfan" la fil' de Kunti, justa reĝo Judhiŝtiro;
    Sahadêvo kaj Nakulo "Belfloran" kaj "Dolĉasonan".
     
  17. Blovis ankaŭ en la kornojn: de l' Kaŝia land' la reĝo,
    Dhriŝtadjumno kaj Sikhandî, Jujudhâno kaj Virâto,
     
  18. Drupado kaj Drupadidoj el ĉiuj lokoj de l' tero,
    la brakforta Subhardrido: ĉiu en la propran kornon.
     
  19. Tiu bruo ekvibrigis la ĉielon kaj la teron,
    kaj tremigis eĉ la korojn de l' Dhritarâŝtridoj bravaj.
     
  20. Vidante pretajn batali la Kuruojn, jen Arĝuno
    ĉe l' simi-figur-standardo9, kiam sagoj jam ekflugis,
     
  21. diris al Kriŝno: "Bonvolu, Sinjor', haltigi la ĉaron
    tie en la interspaco meze de la du armeoj;
     
  22. mi rigardi volas tiujn, kiuj formis la falangojn
    lukt-avidoj, kontraŭ kiuj nun mi devas ekbatali.
     
  23. Mi komprenas ja ke ili volas plaĉi per batalo
    al la malbonkora filo de la blinda Dhritarâŝtro."

    (Parolas Sanĝajo):
     
  24. Plenumante tiun peton de Arĝun', la Sensomastro
    haltigis la ĉaron meze de la indikita spaco,
     
  25. antaŭ Bhîŝmo, antaŭ Drôno, antaŭ ĉiuj popolestroj,
    kaj ekdiris: "Kunirintaj tie, jen la Kuruidoj!"
     
  26. Kaj ekvidis Arĝun' ke estis patroj, avoj, filoj, fratoj,
    nepoj, onkloj kaj bopatroj, instruistoj kaj amikoj,
     
  27. malamike dividitaj en du arojn, du armeojn.
    Vidante ke ĉiuj estas unu sama parencaro,
     
  28. malĝojiĝis kompateme li kaj jene ekparolis:
    "Dum mi vidas la parencojn, kiuj venis ĉi batali,
     
  29. miaj membroj perdas fortojn, la palaj vangoj sekiĝas;
    trem' atakas mian korpon, kaj la harojn la teruro;
     
  30. l' arko falas el la mano, febro bruligas la haŭton;
    perturbiĝas miaj pensoj, la piedoj ŝanceliĝas.
     
  31. En l' aer' mi vidas signojn malfeliĉajn, Belharulo10!
    Ve al mi se mi mortigos en batal' parencajn homojn!
     
  32. Venkon, regnon, voluptaĵojn ne deziras mi, ho Kriŝno!
    ĉar al kio servus ili, aŭ riĉec' aŭ eĉ la vivo?!
     
  33. De kiuj ni volas preni tiajn aĵojn, ili mem, jen,
    volas riski la riĉecojn kaj la vivon en batalo:
     
  34. ili estas instruistoj, patroj, filoj, avoj, nepoj,
    onkloj, bopatroj, bofratoj, multaj samfamilianoj;
     
  35. Kriŝno, ilin mi mortigi ne deziras, nek por estri
    teran regnon, nek por regi iun eĉ el la tri mondoj.
     
  36. Ĉar se mi mortigos ilin, kia estos nia ĝojo?
    Ni per krimo nin makulus, malgraŭ maljustec' ilia.
     
  37. Mortigante la parencojn, la idojn de Dhritarâŝtro,
    ni neniam povus ĝui feliĉon en nia vivo.
     
  38. Eĉ se ili, blindigitaj per avido, ne komprenas
    ke grandega peko estas mortigi parencojn siajn,
     
  39. kiel povus ni permesi ke fariĝu tia peko,
    se ni, ho Adorindulo, konas ĝian maljustecon?!
     
  40. Ekstermo de familio virton kaj leĝon detruas;
    se la virto malaperas, pligrandiĝas malpieco;
     
  41. kiam reĝas malpieco, koruptiĝas la virinoj;
    kiam reĝas la malvirtoj, sociordo konfuziĝas.
     
  42. Glutas l' infer' la murdantojn de parencoj, kaj la genton;
    ne havante oferaĵojn, falas el ĉiel' prapatroj11.
     
  43. Konsekvence de la murdoj kaj konfuzoj de la ordo
    renversiĝas eĉ la sanktaj leĝoj de la familio.
     
  44. Kiam estas renversitaj tiuj gravaj, sanktaj leĝoj,
    en l' infer' la homoj vivos; tiel diras niaj libroj.
     
  45. Ha! decidon tre malbonan faris ni, pro regdeziro,
    ke ni venis ĉi, volante niajn parencojn mortigi!
     
  46. Mi preferus ke vibrantaj sagoj de Dhritarâŝtridoj
    min mortigu nearmitan, al ili ne rezistantan."
     
    (Parolas Sanĝajo):

  47. Tion Arĝuno dirinte, sur la ĉarseĝon sidiĝis
    kaj, sentante malĝojecon, lasis fali la pafarkon.

Notoj: 1. Sanĝajo (kies nomo signifas "Venkanto") estis fidela servisto de la blinda Dhritarâŝtro. La poeto Vjâso diras ke li estis vidinta kaj aŭdinta, per siaj spiritaj organoj, ĉion kion li rakontas al sia reĝo. 2. Drôno, la ĉefa konandanto de la Kuruida armeo. 3. La herooj, menciitaj en tiu verso kaj en la sekvantaj, prezentas (aŭ simboligas) intelektajn fortojn, inklinojn, ecojn, pasiojn, artojn kaj sciencojn. La "ĉaroj" estas la korpoj, per kiuj ili sin manifestas en la homo. La pli malataj fortoj estas servantoj de l' egoismo kaj de la blinda instinkto; la pli altaj fortoj agas en harmonio kun la Dia Volo. 4. Dufojenaskita (sanskrite "dviĝa") estas titolo, donata de hindoj al respektindaj personoj. 5. Bhîŝmo ("teruro") simboligas la egoisman obstinon; Bhîmo ("fortega"), la spiritan volon. 6. Blanka koloro estas simbolo de pureco; la ĉevalo, simbolo de l' forto kaj obeemo. 7. Sensmastro (Hriŝikêŝo) = Kriŝno. 8. Riĉestro (Dhananĝajo) = Arĝuno. 9. La standardo, kiun Arĝuno, laŭ la antikvaj kutimoj de l' hindoj, portis en sia ĉaro, havis la figuron de simio. 10. Belharulo (Kêŝava) = Kriŝno. 11. Laŭ la esotera doktrino, la "prapatro" de ĉiu homo estas lia propra spirita individueco, lia senmortema animo, kiu sin prezentas en ĉiu reenkorpiĝo sub la masko de nova personeco. Se la konscienco de l' animo ne ricevas nutraĵon dum la vivo sur la tero, la materia parto atingas superecon, kaj la "prapatro falas el la ĉielo", tio estas: la homo mem falas en pli malaltan staton.


Dua Ĉapitro

Sankhja-Jôga (Racia Spiritualismo)

(Parolas Sanĝajo):
  1. Al Arĝuno afliktita, larmojn amarajn verŝanta
    kaj kuraĝon ekperdanta pro kompato, diris Kriŝno:

    (Parolas La Sinjoro, t. e. Kriŝno):
     
  2. El kie, Arĝuno, venas la subita malkuraĝo,
    kiu, maldigna de l' viroj, al ĉiel' la vojon fermas?!
     
  3. Vi al ĝi vin ne liveru; ĝi al honestul' ne decas;
    ĝin forskuu, ho venkanto, kaj decida ekleviĝu!

    (Parolas Arĝuno):
     
  4. Kiel povos mi ataki en batalo, ho Heroo,
    avon Bhîŝmon, kiel Drônon, kiuj ambaŭ mi estimas?!
     
  5. Almozan panon manĝi mi preferus
    tutvive, ol mortigi ŝatindulojn;
    se mi mortigus ilin, eĉ maljustajn,
    makulus sango ĉiun mian manĝon.
     
  6. Ne scias ni, ĉu estas preferinde
    se ni venkantoj estos, aŭ se ili;
    sed vivi ne dezirus mi, se mortus
    per miaj manoj la Dhritarâŝtridoj.
     
  7. Kompatpremate kaj timante peki,
    la sanktan leĝon mi obei volas
    kaj vian saĝan konsilon mi petas;
    instruu, Kriŝno, min, vian disĉiplon.
     
  8. Ne scias mi forpeli la malĝojon,
    kaj ĝi sekigas miajn lacajn sensojn
    kaj ne plimalgrandiĝus, eĉ se gajnus
    mi la plej vastan regnon sur la tero.
     
    (Post parolo tiu diris al la Belharul' Arĝuno):
     
  9. Ne batalos mi, ho ne!

    (kaj eksilentis, tre malĝoja).
     
  10. Tiam milde ridetante, al l' amiko afliktita
    ekparolis jene Kriŝno, inter tiuj du armeoj:
     
    (Parolas La Sinjoro):
     
  11. "Sen neces' vi vin ĉagrenas, sed vi diras saĝajn vortojn.
    Pro mortintoj ne afliktas sin saĝul', nek pro vivantoj.
     
  12. Ĉar ne estis iam tempo, en kiu ne ne ekzistus,
    kaj neniam ekmalestos mi aŭ vi aŭ tiuj princoj.
     
  13. En la korp' la' animo pasas l' aĝon junan kaj maljunan;
    post la morto de la korpo ĝi en nova korpo vivos.
     
  14. Sciu tion kaj ne timu. L'elementoj naskas varmon,
    malvarmon, doloron, ĝojon; tiajn ŝanĝojn vi suferu.
     
  15. Kiu estas ĉiam firma en feliĉ' kaj en doloro,
    tiu venkas tiajn ŝanĝojn kaj atingos senmortecon.
     
  16. Kio ne ekzistas vere, neniam povas estiĝi,
    kaj ne povas ekmalesti, kio havas veran eston.
     
  17. Kiel la saĝuloj, sciu ke nedetruebla estas
    la eterna Tio, kiu etendis la Universon.
     
  18. Pereaj estas la korpoj, posedataj de l' spirito
    nemortema kaj senfina. Tial luktu, Bharatido!
     
  19. Kiu diras: "Mi mortigos", aŭ: "Mi estos mortigita",
    tre eraras; nek mortigi povas iu, nek mortiĝi.
     
  20. Nek mortas, nek naskiĝas la spirito;
    komencon ĝi ne havas nek finiĝon;
    ne-naskiĝinta, senŝanĝa, eterna,
    ne mortas ĝi ĉe l' morto de la korpo.
     
  21. Se eterna, sennaskiĝa estas la spirit', senfina
    kaj nedetruebla, kiel povus oni ĝin mortigi?
     
  22. Kiel la homoj malnovajn vestaĵojn
    demetas kaj surmetas poste novajn,
    simile la spirit' malnovan korpon
    forlasas kaj eniras korpon novan.
     
  23. Ne vundigas ĝin armiloj, ne bruligas fajra flamo;
    akvo ĝin ne malsekigas, ne sekigas venta blovo.
     
  24. Estas ĝi nepenetrebla, nebruligebla, eterna,
    ĉion-penetranta, firma, nevundebla, neborebla,
     
  25. nevidebla, neŝanĝebla, per sensoj neperceptebla;
    tial vi, ĝin agnoskante, ne daŭrigu l' afliktaĵon.
     
  26. Sed eĉ se vi opinias ke realaj aĵoj estas
    la naskiĝo kaj la morto: kial vi vin mem afliktas?
     
  27. Ke naskiĝon sekvas morto, kiel morton renaskiĝo,
    estas ja neeviteble; tion malĝojo ne ŝanĝos.
     
  28. Nesenteblaj la komenco kaj la fin' de l' vivo estas,
    kaj sentebla nur la mezo; kial tion ni priploru?
     
  29. Kiel miraklon la spiriton iuj
    al si imagas; kiel pri miraklo
    parolas pri ĝi iuj, aŭ diraŭdas;
    sed per diraŭdo oni ĝin ne konas.
     
  30. Nevundebla ĉiam estas la spirit' en ĉies korpo;
    vi ne devas do malĝoji pro la sorto del' estaĵoj.
     
  31. Ankaŭ se vi konsideras vian militistan devon,
    lukti devas vi heroe en laŭleĝa ĉi batalo.
     
  32. Estas dev' de militisto, ke batalu li, kaj bone;
    tia honoro malfermas al li de l' ĉiel' la pordon.
     
  33. Se malvolos vi batali, fuĝante de l' leĝa devo,
    estos via malhonoro, pri kiu ĉiuj parolos.
     
  34. Kaj al viro noblanima malhonor' kaj malestimo,
    kiujn li suferi devas, pezas multe pli ol morto.
     
  35. Ĉiuj viaj generaloj opinios ja, ke timo
    vin fuĝigis malkuraĝan, kaj ili vin malestimos.
     
  36. Viaj malamikoj mokos, hontparole vin mallaŭdos:
    Ĉu vi pensas ke fariĝi povas pli granda malbono?
     
  37. Se vi mortos batalante, vi eniros la ĉielon;
    se venkos, posedos landon; ekbatalu do, kuraĝe!
     
  38. Ĝoj', doloro, gajno, perdo, venk', malvenk': ili egalaj
    al vi estu; vi batalu kaj evitu pekan agon.
     
  39. Ĝisnun mi al vi konigis Sankhjon, racian doktrinon;
    aŭdu ankaŭ la Jogian1, donantan spiritliberon.
     
  40. Studi ĝin ne estas vane, sed utilon grandan donas,
    kaj fuĝigas grandan timon eĉ de ĝi malgranda kono.
     
  41. Tiu studo ja kondukas la menson al konstanteco,
    ĉar nekonstantuloj perdas la celon per malatento.
     
  42. Iuj nesaĝuloj amas citi ofte Sanktajn Librojn
    kaj disputi pri paroloj, sen scii la veran sencon;
     
  43. avidaj je posedaĵoj kaj riĉecon avidante,
    ne scipovas koncentrigi en medito sian menson.
     
  44. Sciu ke eraras ili kaj, riĉecon avidante,
    ne scipovas koncentrigi en medito sian menson.
     
  45. Laŭ la Sanktaj Libroj, havas la Naturo tri kvalitojn;
    estu libera de ili, de l' kontraŭoj, iluzioj.
     
  46. Kiel akvo el putego servas por diversaj uzoj,
    multuze la Sanktaj Libroj servas al studant' prudenta.
     
  47. Ne pro rekompenco agu, sed por fari vian devon;
    nek estu maldiligenta, nek agu pro nura gajno.
     
  48. Vian devon plenumu, sen avid' aŭ ambicio,
    kiel faras la jogioj, kia ajn la sorto estas.
     
  49. Ĝustan penson vi kulturu; ĝi pli gravas eĉ ol ago.
    Malfeliĉa estas, kiun nur premi' al ago pelas.
     
  50. Kiel la jogioj, penu vin altigi super ajnan
    rezultaton de la faroj, feliĉan aŭ malfeliĉan.
     
  51. Kiu rezignas je l' eblaj fruktoj de siaj bonagoj,
    liberiĝas de l' mondiro kaj de ĝiaj malfeliĉoj.
     
  52. Kiam vi la iluziojn venkos, neplu vi disputos
    pri doktrinoj aŭ pri kredoj, aŭ pri religiaj ritoj;
     
  53. libera de opinioj alihomaj, via menso
    firma kaj unuigita kun la Spirito sin sentos.
     
    (Parolas Arĝuno):
     
  54. Kiel, Majstro, distingiĝas la jogioj vere saĝaj?
    Kiel ili kondutadas, kiel paroli kutimas?
     
    (Respondas La Sinjoro):

  55. "Estas saĝulo la homo kiu, kun si mem kontenta,
    forlasis ĉiujn dezirojn, kiuj afliktas la koron;
     
  56. kaj se lin ne afekcias malagrablo nek agrablo,
    tim', pasio, nek kolero: estas li saĝulo sankta.
     
  57. La saĝul' eltenas firme ĉiujn ŝanĝojn de la sorto;
    nek ĝojego nek malĝojo skuas lian mensopacon.
     
  58. Kiel la membrojn testudo en sian ŝelon retiras,
    tiel li de l' sensobjektoj scias retiri la sensojn.
     
  59. Abstinema hom' forpelas de la mens' sentum-impresojn;
    la saĝulo liberiĝas eĉ de tentoj kaj deziroj.
     
  60. La perfortaj sensoj venkas iam eĉ prudentan homon,
    malgraŭ ke la volo penas rezistadi serioze.
     
  61. Sed saĝulo venkas tentojn, ĉar al Mi2 li sin konfidas,
    memorante ke la sensoj devas nepre Min obei.
     
  62. Kiu pensas pri sensaĵoj, naskas inklinon al ili;
    el inklin' dezir' devenas, kiu kaŭzas la pasion;
     
  63. tiu naskas malpurdenton, kiu perturbas la menson;
    tiam perdas sin racio, kaj la homo mem sin perdas.
     
  64. Male, kiu sensobjektojn nek deziras, nek forfuĝas,
    sed egalanima restas, atingas la menstrankvilon.
     
  65. Menso trankvila forpelas de l' homo ĉiujn afliktojn
    kaj altiras la enfluon de la saĝo kaj scienco.
     
  66. Homo sen trankvilo mensa memkonscion ne posedas,
    kaj kie trankvilo mankas, feliĉo ne povas esti.
     
  67. Kies menso submetita estas al la sensmovado,
    estas kiel ŝipo, kiun ventoj pelas sur la maro.
     
  68. Tial havas firman saĝon nur la homo, kiu restas
    ĉiam mastro de l' sentumoj, kaj ne sklavo de la sentoj.
     
  69. Por li estas hela tago, kion nokt' aliaj nomas,
    kaj li nomas nokto, kio ŝajnas tag' al nesaĝuloj.
     
  70. Ricevas ondojn mar', sed ne elfluas
    el sia lim'; trankvila tiel restas
    saĝul' eĉ se deziroj lin eniras,
    al kiuj cedas ĝuamant' nesaĝa.
     
  71. Se, libera de deziroj, egoismo kaj fiero,
    vivas hom' prudenta, certe trovos li la sanktan Pacon,
     
  72. kiu estas vivo dia, stato de feliĉo plena3,
    kaj kiam la morto venos, li kun Dio unuiĝos.

Notoj: La Jôga, aŭ doktrino Jogia, estas spiritualisma filozofio kaj ĝia praktikado. La vorto "Jôga" signifas "Unuiĝo", simile al la originala signifo de la vorto "Religio": re-lig-iĝo al la Spirito Dia. 2. La pli alta, eterna mi, estas ĉiam unuigita kun Dio. 3. Tiu stato estas nomata "Nirvâno".


Tria Ĉapitro

Karma-Jôga, La Religio de l' Agoj

(Parolas Arĝuno):
  1. Se, Sinjoro, pli ol agon ŝatas vi la ĝustan penson,
    kial do vi min incitas al tiu terura ago?
     
  2. Vi perturbas mina per tiaj, por mi neklaraj paroloj;
    diru klare: kiu vojo estas por mi preferinda?
     
    (Respondas La Sinjoro):
     
  3. Vojoj du ĉi en la mondo kondukas al perfekteco:
    la vojo de l' ĝustaj pensoj, kaj la voj' de l' ĝustaj agoj.
     
  4. Kiu ne komencis agi, ne alvenos al ripozo;
    ne atingos perfektecon, kiu restadas senaga.
     
  5. Tute senaga neniu eĉ momenton esti povas,
    ĉar ĉiun lia naturo ĉiam igas fari ion.
     
  6. Hipokrita malsaĝulo estas, kiu nur ekstere
    la organfunkciojn mastras, sed pri sensobjektoj pensas;
     
  7. sed ŝatinda estas, kiu per la vol' la sensojn mastras,
    eĉ se li, sen ambicio, faras agojn materiajn.
     
  8. Faru vian devon; agad' valoras pli ol senago;
    sen agado vi ne povas eĉ konservi vian korpon.
     
  9. Al la mondo ligas homon ambiciaj mondec-agoj,
    sed ne agoj altruismaj; agu do, sen ambicio.
     
  10. Kreinte la homojn, diris la Prapatro: "Per ofero
    de vi mem vi plimultiĝos kaj dezirplenumon havos."
     
  11. Al Diec' vin mem oferu, la Dieco vin nutrados;
    kaj la reciproka helpo donos la plej grandan bonon.
     
  12. Pro ofero via donos la Diuloj1 al vi manĝon;
    sed kiu la donojn prenas sen dankem', ŝtelisto estas.
     
  13. Bona hom' por si konservas nur restaĵon de l' ofero;
    pekas malbonulo, kiu volas ĉion mem reteni.
     
  14. L' estaĵojn nutras la fruktoj, kiujn kreskigas la pluvo;
    pluvon sendas la Ĉielo, rekompencante pi-agojn.
     
  15. La agon kreis la sola Dio, sin manifestante;
    Li, ĉie-estante, ĉiam ĉe-estas je viaj agoj.
     
  16. Kiu ĉe l' mond-evoluo ne kunagas, sed nur pensas
    pri si mem kaj siaj ĝuoj, ties vivo estas vana.
     
  17. Sed kiu kontenta estas kaj trankvilan menson havas,
    plenumante sian devon, pro la ago ne suferos.
     
  18. Li ne zorgas plu pri tio, kio en la mond' fariĝas,
    nek ĉu io ne fariĝas, kaj ne petas ies helpon.
     
  19. Faru do la farendaĵon2, sed sen ambicio agu;
    agante senegoisme, vi atingo la Plej-alton.
     
  20. Per agoj Ĝanak' kaj pluraj atingis la Perfecktecon.
    Agu do, sed ĉiam agu pro amo al la homaro.
     
  21. Kion faras nobla homo, tion imitas aliaj;
    de li donitan ekzemplon la popol' volonte sekvas.
     
  22. En la mondoj ion fari aŭ atingi ne bezonas
    Mi, jam ĉion atinginta; tamen ĉiam Mi agadas.
     
  23. Se senĉese Mi ne agus, sed laciĝus, la homaro
    tiun ekzemplon imitus, kaj pereus ĉiuj mondoj.
     
  24. Se agado Mia ĉesus, kaŭzus Mi perturbon grandan,
    ĉar tia malago mia pereigus la homaron.
     
  25. Kun fervor' la malsaĝuloj faras agojn egoismajn;
    la saĝul' tiel fervore agu por homara bono.
     
  26. Sed ne semu dubdanĝeron en nekulturitan menson;
    lasu ĉiun bonan homon agadi laŭ lia volo.
     
  27. La kvalitoj de l' naturo realigas ĉiujn agojn;
    sintrompemaj homoj diras: "Tion faris mi, aŭ faros."
     
  28. Sed kiu la veron konas, scias ke naturaj fortoj
    agas en la korpaj formoj; lin la agoj ne katenas.
     
  29. Al si ligas naturfortoj homon, ilin nekonantan;
    sed kiu la fortojn konas, ne perturbu lin en faroj.
     
  30. Agu ĉiam Mia-nome, libera de sin-mem-amo,
    kaj, pensante je l' Plej-Alto, sen malĝojo vi batalu!
     
  31. La homoj, kiuj ĉi tiujn Miajn ordonojn observas,
    de l' katenoj de la agoj, eĉ agante, liberiĝas.
     
  32. Sed al morto kuras tiujn stultaj malsaĝuloj, kiuj
    tiun-ĉi doktrinon mian ne akceptas aŭ ne sekvas.
     
  33. Eĉ aĝulon inklinigas kio estas samnatura;
    laŭ la natur' agas ĉiuj; ne utilus ĝin subpremi.
     
  34. enestas en sensobjektoj inklinem' kaj abomeno;
    vin al ili ne subigu; ambaŭ vin ja malutilus.
     
  35. Sian devon, eĉ humilan, fari, eĉ sub mortminacoj,
    decas pli ol tre ekzakte fari dvon aliulan.

    (Demandas Arĝuno):
     
  36. Diru al mi, ho Sinjoro: Kio incitas la homon
    ke li faru malbonagojn, eĉ sen lia propra volo?
     
    (Respondas La Sinjoro):
     
  37. Avideco kaj kolero, devenanta el pasio,
    estas tiu malamiko, kiu  konsumas la homon.
     
  38. Ĝi envolvas tutan mondon, kiel fum' envolvas flamon,
    kiel la spegulon fumo, kiel feton la utero.
     
  39. De l' saĝul' ĝi malamiko, embarasas veran konon,
    havas tre diversajn formojn, estas fajro detruanta.
     
  40. Sensoj, intelekto, menso estas ĝia agokampo;
    ĝi perturbas la racion, malheligas ver-percepton.
     
  41. Tial vi la sensojn mastru, kaj forpelu la tentanton,
    kiu estas detruanto de l' ver-kono kaj racio.
     
  42. Fortaj estas ja la sensoj, sed pli forta l' intelekto;
    pli ankoraŭ la racio, kaj plej forta la Spirito.
     
  43. Tiun-ĉi vi ekkoninte, kaj kun Ĝi unuiĝante,
    forfuĝigu la multforman kaj trompeman malamikon!

Notoj: 1. Diulo = sanskrite dêva, = anĝelo aŭ superhoma spirita ento. 2. Farendaĵo = kio devas esti farota.


Kvara Ĉapitro

Ĝñana-Jôga, La Religio de l' Kono

(Parolas La Sinjoro):
  1. Jam en antikvec' Mi donis tiun spiritan doktrinon
    al Vivasvat, li al Manu, kaj tiu al Ikŝvâku1.
     
  2. De unuj al aliuloj instruate, ĝi alvenis
    ĝis al la Saĝuloj Reĝaj2; poste l' mondo ĝin forgesis.
     
  3. Tiun antikvan doktrinon, tre profundan misteraĵon,
    Mi al vi instruas nun, ĉar Min vi amas sindoneme.
     
    (Demandas Arĝuno):
     
  4. Multe pli frue, Sinjoro, ol Vi Vivasvat naskiĝis;
    kiel devas mi kompreni ke Vi iam lin instruis?

    (Respondas La Sinjoro):
     
  5. Multaj estis jam naksiĝoj Miaj, kaj multaj la viaj;
    Mi memoras ilin ĉiujn, sed ne konas vi la viajn.
     
  6. Kvankan estas Mi eterna, sennaskiĝa mond-sinjoro,
    Mi per Mia fort' mistera kaj per Mia vol' naksiĝas.
     
  7. Ĉiam kiam maljusteco tromultiĝas en la mondo
    kaj la virtoj senfortiĝas, tiam Mi Min mem generas.
     
  8. Por defendi la bonuloj, detrui la malbonulojn
    kaj tirmigi la justecon, diverstempe Mi naskiĝas.
     
  9. Kiu Mian Dian eston kaj Mian naskiĝon konas,
    post korpa morto venonte al Mi, ne reenkorpiĝos.
     
  10. Hom' libera de pasio, tim', kolero, Min amante,
    purigite per ver-kono, en Mian eston transiras.
     
  11. Kiel homoj Min estimas, tiel Mi estimas ilin;
    ĉie estas homoj, kiuj iradas sur Mia vojo.
     
  12. Kiu agas pro premio, oferas al ĉieluloj;
    sur la tero akiriĝas baldaŭ sukceso per agoj.
     
  13. Mi kreis la sociklasojn laŭ iliaj agdestinoj,
    kvankam Mia Memo estas neŝanĝebla, neaganta.
     
  14. Ne makulas Min la agoj, nek instigas la sukceso;
    kiu Min ekkonas tian, tiun agoj ne katenas.
     
  15. L' antikvuloj tion sciis, penserĉante liberiĝon
    el la katenoj de l' agoj; agu ankaŭ vi egale!
     
  16. Ne ĉiuj difini povas agadon kaj neagadon;
    Mi do diros kiaj agoj de l' malbon' Vin liberigos.
     
  17. Estas ditingenda: ago, senageco kaj neago;
    kaj ne ĉiam estas klaraj de l' ago la cel' kaj kaŭzo.
     
  18. Saĝa hom', farante devon, agas kvazaŭ li ne agus,
    kaj de ago sin detenas, se li tiel bone agas.
     
  19. Saĝegulo estas, kiu agas ĉiam senavide
    kaj en kies entreprenoj brilas de l' ver-kon' la lumo.
     
  20. Kiu, kun si mem kontenta, rezignas la agofruktojn,
    tiun liaj bonaj agoj neniam malliberigas.
     
  21. Li, regante siajn pensojn, sendependa de l' ekstero,
    eĉ per korpaj okupiĝoj ne fariĝas fatoŝulda.
     
  22. Kiun ĝoj', malĝoj ne movas, nek feliĉ aŭ malfeliĉo,
    nek envio, ties agoj fatkatenojn ne produktas.
     
  23. Sensa ĝu' lin ne altiras, vera kono lin lumigas,
    liaj agoj oferaĵoj estas ja de lia Memo.
     
  24. Dio estas la ofer, fajro kaj la oferanto;
    kaj la Di' alvenos kiu oferas, pri Li pensante.
     
  25. Iuj donas oferaĵojn, adorante la diulojn;
    sed aliaj oferante, adoras la solan Dion.
     
  26. Iuj per sens-agoj piaj al Diec' oferon donas;
    aliaj per memrezigno aŭdon kaj aliajn sensojn;
     
  27. aliaj la korpajn agojn kaj personan vivĝuadon,
    per mistika abstinenco, kaŭzita per vera kono.
     
  28. Iuj per votoj rezignas komfortecon kaj reĉecon,
    aŭ deiĉas sin al studoj, la veran konon serĉante.
     
  29. Iuj atente praktikas la regulojn de spirado,
    per la spirita spirado regante l' eksteran spiron.
     
  30. Iuj per abstin' aŭ fasto al spirita viv' oferas.
    Ĉiuj tiuj ja puriĝas per intecoj siaj bonaj.
     
  31. Kiu spirite nutriĝas per l' ofer', atingos Dion;
    nek surtere ion gajnos, kiu sin mem ne oferas.
     
  32. Sciu ke multformaj estas l' oferoj, al Di' agrablaj
    kaj el agoj devenantaj; tiu sci' liberon donas.
     
  33. Ol ofero de posedo pli valoras la ofero
    kiun donas vera kono, ĉar ĝi estas sum' de l' agoj.
     
  34. Ĝin vi serĉu humlece, demandante kaj servante
    l' idealon; kaj la vojon al vi montros la saĝuloj.
     
  35. Atinginte ĝin, vi neplu en eraron reenfalos;
    ĉar de l' Univers' la entojn en vi kaj en Mi vi vidos.
     
  36. Se eĉ tre pekinta estus vi, la ŝipo de l' ver-kono
    vin transportos sendanĝere tra la maro de l' eraroj.
     
  37. Kiel la brulanta fajro lignon transformas en cindron,
    la fajro de l' vera kono en cindron transformas agojn.
     
  38. Ne ekzistas purigilo egala al kon' de l' vero;
    kaj en si la veron trovos kiu al ĝi sin dediĉas.
     
  39. Kiu havas ĝustan kredon kaj sentumojn siajn regas,
    atingos la veran konon kaj perfektan trankvilecon.
     
  40. Sed stultul' kaj nekredanto al la kon' la vojon perdas;
    en niu mond' feliĉon trovos, kiu ĉiam dubas.
     
  41. Agoj ne katenas tiun, kiu mastras siajn sensojn,
    bone faras sian devon, per la kon' bruligis dubojn.
     
  42. Do, mortigu per la glavo de l' verkono la kordubojn,
    naskitajn de la nekono; leviĝu, Arĝun', kaj agu!

Notoj: 1. Vivasvat estas la Spirita Suno; Manu, filo de Vivasvat, estas la prapatro de la homaro (Adamo); Ikŝvâku, filo de Manu kaj fondinto de la Suna dinastio hinda. 2. Saĝuloj reĝaj, sanskrite Riŝioj, hindaj patriarkoj.


Kvina Ĉapitro


(Parolas Arĝuno):
  1. Jen de agoj deteniĝon laŭdas Vi, jen la agadon;
    diru klare, ho Sinjoro: Kio estas ja pli bona?

    (Respondas La Sinjoro):
     
  2. Deteniĝo kaj agado, ambaŭ naskas feliĉecon;
    sed ĝusta agado estas vere multe pli ŝatenda.
     
  3. Vera rezignanto ion nek malamas nek avidas;
    lian koron ne perturbas malakordo aŭ pasio.
     
  4. Senspertul' diferecigas la doktrinon kaj praktikon;
    sperta hom' rikoltas fruktojn, okupante sin pri ambaŭ.
     
  5. La doktrino kaj praktiko havas ambaŭ saman celon;
    estas egale ŝatindaj ĝusta kon' kaj ĝusta ago.
     
  6. Rezignanto iĝi estas malfacile sen la kredo;
    sed saĝulo rezignanta facile al Dio venas.
     
  7. Li, homo kun ĉasta menso, sinreganto, sensomastro,
    samik' de ĉiuj estapoj, agante ne makuliĝas.
     
  8. Ĉar li scias ke naturo lia agas, se li vidas,
    aŭdas, sentas, flaras, manĝas, dormas, spiras aŭ parolas,
     
  9. tuŝas, ĵetas, kaj se fermas aŭ malfermas li l' okulojn;
    ĉar kun tio okupiĝas ne li mem, nur liaj sensoj.
     
  10. Kiel la lotoson akvo, lin la ago ne makulas,
    farate senegoisme, konforme al Dia volo.
     
  11. Per senambiciaj agoj korpaj, mensaj, intelektaj,
    la jogi'1, kaj eĉ per sensoj, la animon purigadas.
     
  12. L' agofruktojn rezignante, li atingas veran pacon;
    sed la sukces-avidanto la trankvilecon ne trovas.
     
  13. La saĝul' en sia korpo, tiu urbo kun naŭ pordoj,
    ĝuas pacon, eĉ agante, ĉar neion li avidas.
     
  14. La natur' instigas agi, ne la Sinjoro de la mondo;
    Li ne kreas aktivecon, nek agon, nek agofrukton.
     
  15. La Diec' sur sin ne prenas ies pekon, nek bonfaron;
    nekono vualas konon; tial eraras la homoj.
     
  16. Sed en kiu la nekono per ver-kono detruiĝis,
    brilas kvazaŭ suna lumo la vero de la Plej-Alto.
     
  17. Kiu pri l' Plej-Alto pensas, sin kun Ĝi unuigante,
    liberiĝas de l' malbonoj, iras vojon senrevenan.
     
  18. La saĝul' agnoskas saman Eston en estaĵoj ĉiuj;
    en modesta erudito, en pari'2, bovino, hundo.
     
  19. Homo kun trankvila menso jam en tiu-ĉi vivado
    unuigas sin kun Dio, eterne neŝanĝiĝanta.
     
  20. Nek ekzaltu vin ĝojsorto, nek deprimu malfeliĉo;
    estu firma via menso, sen perturb' en Di' mergite.
     
  21. L' anim', ne algluiĝanta al objektoj de l' ekstero,
    en si mem feliĉon trovas, en unuiĝo kun Dio.
     
  22. Saĝa hom', en materiaj ĝuoj ne serĉas feliĉon;
    ili daŭras nur mallonge kaj ofte naskas doloron.
     
  23. Hom' feliĉa estas kiu en sia surtera vivo.
    rezistas al la impeto de avido kaj kolero.
     
  24. Jogio, en si feliĉa, kun si mem kontenta, trovas
    en si la spirit-lumigon, kaj eniras Dian Pacon.
     
  25. Eniras la Dian Pacon la saĝuloj, detruintaj
    pekojn, dubojn, kaj ĝojantaj pro bon' de ĉiuj estaĵoj.
     
  26. Eniras la Dian Pacon hom' libera de avido
    kaj kolero, sinreganto, mensomastro, sinkonanto.
     
  27. La jogi', se nur ekstere li allasas eksterfortojn,
    en l' interna lum' vivante, harmonie spiradante,
     
  28. bridante la sensojn, hom' sen tim', koler', avido,
    kaj kun pia vol' kaj menso, jam atingis la liberon.
     
  29. Sciante ke Mi, Sinjor' de l' Mon'd, animojn ĉiujn amas
    kaj akceptas l' oferaĵojn, li eniras la Trankvilon.

Notoj: 1. Jogio = kiu praktikas la spiritualan doktrinon (jôgan). 2. Pario, homo el la plej malalta kasto; mizerulo de ĉiuj malŝatata.


Sesa Ĉapitro

Atmasamjama-Jôga, Religio de l' Sinregado

(La Sinjoro parolas):
  1. Kiu faras sian devon sen avidi l' agofruktojn,
    estas jogio; ne kiu nek agas, nek sin oferas.
     
  2. Sciu do ke la rezigno apartenas al la Jogo;
    ne estas jogio kiu ne rezignas l' egoismon.
     
  3. Verserĉanto devas agi por fariĝi li jogio;
    sed al la jogio decas kaj utilas kvieteco.
     
  4. Ĉar jogio estas kiu rezignis la sin-am-agojn
    kaj nek al la sensobjektoj nek al agoj algluiĝas.
     
  5. Ĉiu homo plialtiĝi per spirito sia devas.
    La spirit' amiko estas ja, aŭ malamik' de l' homo.
     
  6. Ĝi amik' de tiu estas, kiu regas la si-memon;
    malamik' de tiu, kiu ne konas la spiritecon.
     
  7. La spirit' de l' sinreganto ĉiam estas tutkvieta
    en agrablo, malagrablo, en doloro aŭ en ĝojo.
     
  8. La jogio je l' scienco kaj je l' ver-konado ĝojas,
    kaj egale ŝatas oron, kiel ŝtonon aŭ argilon.
     
  9. Estas li afabla ĉiam al amikoj, malamikoj,
    al parencoj aŭ fremduloj, homoj sanktaj aŭ pekuloj.
     
  10. En vketa lok' soleca sidiĝinte, li meditas,
    sian menson kaj la korpon regas, sen deziro ajna.
     
  11. Sidas li en loko pura, nek tre alta, nek malalta,
    vestiĝinte per zontuko, rpozante sur verbenoj.
     
  12. Siajn sensojn li regante, siajn pensojn purigante,
    li koncentras la plej purajn ĉiujn al l' Unika Esto.
     
  13. Ne moviĝas lia kapo, nek la nuk', nek tuta korpo;
    lia vido sin direktas al l' Eterno kaj Senfino.
     
  14. Kun la koro plentrankvila, sian volon bridumante,
    li sen tim' en Min1 merĝiĝas, en silento plej perfekta.
     
  15. Tiel sin mem ekzercante en pieco, la jogio
    trovas la feliĉon veran ka l' eternan, sanktan Pacon.
     
  16. Ne estas jogio, kiu troe manĝas aŭ tro fastas,
    nek kiu eksecese dormas, nek kiu troe maldormas.
     
  17. La mistkikan uniĝon havos, kiu ĝustmezure
    manĝas, dormas aŭ maldormas, sin amuzas aŭ laboras.
     
  18. Kiu direktas la ĝustajn pensojn al la vera Memo,
    sen stimulo de avido, estas homo gracoplena.
     
  19. Kiel ne tremas la flamo protektata kontraŭ vento,
    estas firma la jogio, kiu regas siajn pensojn.
     
  20. Se la penso kvietiĝas, bridite per ekzercado,
    se li mense sin regadas kaj en si kontenton trovas,
     
  21. kaj senfinan ĝojon sentas, ne per sonsoj kompreneblan,
    sed spirite, kaj persistas firme ĉe l' eterna vero;
     
  22. se li vidas ke ol ĝi ne estas bono pli sublima,
    kaj de ĝi sin ne disigas eĉ en granda suferado:
     
  23. li ekkonos ke la jogo ĉiun doloron forigas;
    sed ĝi povas praktikiĝi nur se reĝigas la menso.
     
  24. Forĵetante la dezirojn vajn, de l' imag' naskitajn,
    kaj la sentumojn regante, al la Pac' vi proksimiĝos.
     
  25. Se kutimiginta estos vi la menson vin obei,
    neplu ĝi secele vagos, se facile koncentriĝos.
     
  26. Ĉiam se l' movema menso volos vagi, vi ĝin mastru
    kaj konduku al la celo, al la servo de l' spirito.
     
  27. Se la menso kvietiĝis kaj pasioj sin ne movas,
    feliĉegon sentas, kiu kun Dieco unuiĝis.
     
  28. La jogio, jam senpeka, atinginta la kontakton
    kun la Eterna Unuo, ĝuas plej altan feliĉon.
     
  29. Li, kun Di' unigite, vidas la spiriton ĉie,
    en ĉiuj formoj de vivo, kaj ĉiujn en la spirito.
     
  30. Kiu Min en ĉio vidas kaj en Mi estaĵojn ĉiujn,
    tiun neniam forlasos Mi, nek li de Mi foriros.
     
  31. Kiu en estaĵoj ĉiuj Min rekonas kaj Min amas,
    tiu en Mi loĝas, kvankam li ekzistas en la mondo.
     
  32. Kiu rekonas, Arĝuno, saman esencon en ĉio,
    sub ĝoj' aŭ malĝojo, tiu estas jogio perfekta.

    (Parolas Arĝuno):
     
  33. En la sindono, Sinjoro, kiun Vi al mi eksplikis,
    mi ne trovas firman bazon, pro l' movemo de la menso.
     
  34. ŝancelema, moviĝema estas homa mens', obstina;
    mastri ĝin pen' malfacila estas, kiel mastri venton.

    (Respondas La Sinjoro):

  35. Certe estas malfacile mastri la moveman menson;
    tamen tio iĝi povas per ekzerc' kaj forta volo.
     
  36. Jogo estas malfacila por homo sen sinregado,
    sed praktitki ĝin ja povas hom' morala, se li strebas.

    (Arĝuno demandas):
     
  37. Kian sorton, Kriŝno, havos hom' kredanta, sed ne-firma,
    kies menso ŝanceliĝas, neperfekta en sindono?
     
  38. Kiel nubo, disĵetita per fulmo, ĉu li pereos,
    fluktuante kaj el ĉiuj diaj mondoj forpelite?
     
  39. Tion Vi nur, ho Sinjoro, povas perfekte ekspliki;
    do parolu, mi tre petas, kaj forpelu miajn dubojn.

    (Respondas La Sinjoro):
     
  40. Ne pereos tia homo, nek surtere nek estonte,
    ĉar neniam ja pereas homo honeste aganta.
     
  41. En ĉielon de l' justuloj li eniros post la morto,
    vivos tie longa tempon kaj poste reenkorpiĝos,
     
  42. kiel fil' de piaj homoj, eĉ kiel fil' de jogio;
    tamen en ĉi-tiu mondo tio malofte okazas.
     
  43. Tiam ja li reakiros l' antaŭan menskarakteron
    kaj daŭrigos la strebadon sur la voj' al Perfekteco.
     
  44. La kutimo de l' antaŭa vivo forte lin instigos;
    perpraktiko li progresos pli ol per nura studado.
     
  45. La jogio persistanta, purigita el la pekoj,
    sperta per reenkorpiĝoj, eniras la dian vojon.
     
  46. Pli alte staras jogio ol asket' aŭ erudito
    aŭ faranto de bonagoj; iĝu do jogi', Arĝuno.
     
  47. Tamen el ĉiuj jogioj mi amadas pleje tiun,
    ku Min adoras fide, kun intima sindonado.

Notoj: 1. Kriŝno, dirante "Mi", volas diri "la Dia Memo, la Absoluta Spirito, kies manifestaĵo li estis, laŭ la hinda kredo; same kiel Kristo laŭ la kristana kredo.


Sepa Ĉapitro

Vigñana-Jôga, Spirita Kono

(Parolas La Sinjoro):
  1. Aŭdu min, Arĝuno, kiel koni Min1 vi certe povos,
    fiksante en Min la menson kaj la jogon praktikante.

  2. Mi instruos vin komplete pri l' universala kono;
    se vi bone win komprenos, ĉion en la mond' vi konos.

  3. Nur malmultaj estas homoj serĉantaj la Perfektecon;
    kaj tre malmultaj el ili vere konas Miajn ecojn.

  4. Estas partoj ok de Mia natur' pli malalta: tero,
    akvo, fajr', aer', etero, menso, racio, konscio.

  5. Sed krom tiu Mi alian naturon, pli altan, havas,
    kiu estas vivdonanta kaj subenas ĉi la mondon.

  6. L'elementoj menciitaj naskas ĉiujn vivestaĵojn;
    Mi mem estas l' origino kaj la fino de la mondo.
     
  7. Min ja nenio superas. Sur Mi estas pendigita
    l' universo kiel perloj estas pendantaj de ŝnuro.
     
  8. Mi la freŝ' de l' akvo estas, lum' de l' sun', son' de l' etero,
    la mistika Nom' de l' libroj, la virforto de la viroj,
     
  9. la parfumo de la tero, la brilado de la fajro,
    la vivo de la vivantoj, la rezigno de 'l asketoj.
     
  10. Mi l' eterna semo estas en ĉiuj de l' mond' estaĵoj;
    la prudent' en prudentuloj, kaj la gloro de l' gloruloj;
     
  11. Mi la forto de l' fortuloj, sen pasio, sen avido;
    Mi la pura amo estas, konforma al bonaj leĝoj.
     
  12. De l' Natur' la tri kvalitoj: lumec', pasio, mallumo,
    el Mi originas, estas en Mi, sed Mi ne en ili.
     
  13. Per la tri naturkvalitoj iluziite, la mondo
    Min ne konas, la Eternan, superan al ĉiuj ŝanĝoj.
     
  14. Tiun fortan ilizion venki estas malfacile;
    venkas ĝin nur tiu, kiu Min kaj Mian lumon serĉas.
     
  15. Min ne serĉas homoj stultaj, nek krimuloj, malnobluloj,
    de l' materi' adorantoj, nek demonsimilaj entoj.
     
  16. Estas klasoj kvar de homoj adorantaj Min sincere;
    malfeliĉul', verserĉanto, bonkorulo kaj saĝulo.
     
  17. Kaj el ili la plej bona estas la saĝulo, kiu
    amas Min tre sindoneme; ankaŭ Mi lin ĉiam amas.
     
  18. Ĉiuj ili estas bonaj; tamen la saĝulo estas
    kvazaŭ Mia propra Memo, ĉar Mi estas lia celo.
     
  19. Post multaj reenkorpiĝoj li eniras Mian Eston;
    sed malmultaj estas kiuj Dion en si mem ekkonis.
     
  20. Kiuj per pasi' pelite, de l' ver-kon' malproksimiĝas,
    al aliaj dioj venos, ĉiu laŭ sia naturo.
     
  21. Tamen kian idealon ajn adoras fide homo,
    sciu ke de Mi ricevas li de sia kred' la forton.
     
  22. Kiu sian idealon servas kun vera sindono,
    ricevos la deziraton, donantan de Mia graco.
     
  23. Ĉiu havos laŭmerite: kiu adoras Diulojn,
    al la Diuloj alvenos; al Mi, se Min li adoras.
     
  24. La stultuloj, ne konante Mian spiritan naturon,
    deziregas Min ekvidi; sed Mi estas nevidebla.
     
  25. Fort' mistika Min envolvas, al la vido Min kaŝante;
    kaj ne scias stultaj homoj ke Mi estas ĉiam sama.
     
  26. Mi estaĵojn ĉiujn konas: la estintajn, la estantajn,
    la estontajn, ho Arĝuno; Min neniu konas plene.
     
  27. Ĉiuj estuloj trompiĝas per la granda iluzio
    de l' kontrastoj, produktataj per inklin' kaj malinklino.
     
  28. Nur la homoj, purigitaj el pekoj kaj egoismo,
    firmaj, Min amantaj, estas liberaj de l'; iluzio.
     
  29. Kiu strebas liberiĝi de l' katenoj de l' mortemo,
    rifuĝas al Mi, sciante ke Mi estas la Perfekto,
     
  30. plej alta Spirito, Dio, Vivofonto, pura Amo;
    tiu en la hor' de l' morto kun Mia est' unuiĝos.

Notoj: 1. Oni ne forgesu ke Kriŝno parolas kiel Dio manifestiĝanta.


Oka Ĉapitro

Akŝara-parabrahma-Jôga
La Mistero de la Dia Ĉieĉeesto

(Aĝuno demandas):
  1. Kio estas Dio?1 Kio estas l' intima Spirito?
    Kio Karmo?2 kaj Ekzisto? kaj la plej alta Dieco?
     
  2. Kiel l' Ofero plej-granda estas en ĉi tiu korpo?
    kiel en la hor' de l' morto Vin ekkonos piaj homoj?

    (Respondas La Sinjoro):

  3. Dio estas la Esto simpla kaj nedividebla;
    Spirito - ĝia esenco; Karmo estas krea forto;
     
  4. Ekzisto - viv' de l' Naturo; la Diec' - generprincipo;
    kaj la plej granda ofero estas Mi mem en la korpo.

  5. Kiu, je la hor' de l' morto, al Mi direktas la pensojn,
    post forlasi sian korpon eniros Mian esencon.
     
  6. Kiu ĉe l' mort', al alia ento la pensojn direktas,
    eniros ĝian esencon, al lia natur' similan.
     
  7. Tial ĉiam Min memoru, Arĝuno, kaj luktu brave;
    fiksante en Min la menson, vi al Mi sendube venos.
     
  8. Kiu persistante pensas je la plej alta Dieco
    kaj ne je aliaj dioj, tiu certe al Ĝi venos.
     
  9. Se vi pensas pri l' eterna Reganto
    kaj protektanto de la Universo,
    kaj pri nekomprenebla Lia formo,
    lumanta, sunsimile, en mallumo;
     
  10. se vi, kiam veno la hor' de l' morto,
    vian menson firme en Lin koncentros
    kaj viajn aspirojn al Li oferos,
    vi certe venos al l' eterna Dio.
     
  11. Mi nun koncize parolos pri l' vojo,
    nomata "Sankta Voj' de Senmorteco"
    kaj sekvata de homoj sin regantaj,
    kiuj dediĉas sin al sankta vivo.
     
  12. Kiu, pie sindonante, fermis ĉiujn sensopordojn,
    sian menson, sian koron kaj sian spiradon regas,
     
  13. Dian Nomon3 prononcante, adorante Min memoras,
    tiu la plej altan vojon post la korpa mort' eniros.
     
  14. Kiu direktas la pensojn nur al Mi, ne al alio,
    estas jogio benata, kaj al Mi facile venos.
     
  15. Grandanimoj, Min trovintaj, progresintaj al Perfekto,
    neplu havos renaskiĝon en dolora mortem-mondo.
     
  16. Ĉiuj mondoj, eĉ la Dia, revenos al l' origino;
    nur kun Mi unuiĝintoj ne bezonas renaskiĝi.
     
  17. Unu tag' de Dio daŭras multajn milojn da jarcentoj;
    same Dia nokto; tamen ambaŭ devas ĉesi.
     
  18. Je l' komenc' de krea tago ĉio videbla elvenas
    el la nevideblo, kie ree kaŝas sin je l' nokto.
     
  19. Dum la Dia nokto ĉiuj elementoj dissolviĝas,
    kaj aperas ree ĉiuj ĉe l' alven' de l' Dia tago.
     
  20. Sed krom la patur' videbla estas alia naturo,
    nevidebla kaj eterna, spirita, nedivideba.
     
  21. Ne revenos teren kiu atingis tiun plej altan
    vojon, kie ĉiam estas Mia plej alta loĝejo.
     
  22. Tiun plej altan Spiriton, kreintan la universon,
    povas atingi nur kiu Ĝin adoras, ne alion.
     
  23. Nun mi diros la kondiĉojn, decidantajn ĉu l' animoj
    post la morto devas teren ne-reveni aŭ reveni.
     
  24. Kiu elkorpiĝas kiam Dia amo lin lumigas,
    se kun Di' li unuiĝas, ne bezonas jam reveni.
     
  25. Kiu elkorpiĝas kiam regas lin spirit-mallumo,
    alvenas nur al la luno, kaj devas reveni teren.
     
  26. Tiuj estas de la mondo du eternaj sortovojoj:
    sen reven' la luma estas, la malluma kun reveno.
     
  27. La jogio scias tion kaj neniam pertubiĝas;
    tial ankaŭ vi, Arĝuno, vin dediĉu al la jogo.
     
  28. Ĉi-tion ekkoninte, la jogio
    profitas pli eĉ ol per almozdonoj,
    per ritoj, per lego de Sanktaj Libroj;
    ĉar li atingas la plej altan celon.

Notoj: 1. Dio, sanskrite Brahma; la vorton Dêva mi tradukas Diulo. 2. Karmo (=ago), la dia leĝo de l' kaŭzo kaj efiko. 3. Ĝia simobolo estas la vorto ÔM (ofte skribita AUM aŭ ॐ).


Naŭa Ĉapitro

Râĝa-vidija-Râĝa-guhjâ-Jôga. La Plej
Alta Scienco kaj la Plej Granda Mistero

(La Sinjoro Parolas):
  1. Nun lerneman vin sinstruos Mi pri l' plej alta scienco,
    mensa kaj spirita, kies kon' liberon veran donas.
     
  2. Ĝi reĝa scienc' mistera, perfekta purigo estas,
    intuicie konebla, sankta, profunda, eterna.
     
  3. La homoj, kiuj ne konas ĝin, al Mi, post korpa morto
    ne venos, sed en la mondo de l' mortemo renaskiĝos.
     
  4. Mi disvolvis l' Universon tutan, kaj ĉiuj estaĵoj
    en Mi loĝejon havas, sed Mi ne loĝas en ili.
     
  5. Jen Mia mister' plej granda: Mia Spirito subtenas
    las estaĵojn, sed en ili ĝi ne estas enfermita.
     
  6. Komprenu: kiel l' aero en la eter' moviĝas ĉie,
    tiel la estaĵoj ĉiuj en Mi loĝejon havas.
     
  7. Je l' fin' de mondaĝo ĉiuj revenas Mian naturon,
    komence de nova aĝo Mi ilin reemanigas.
     
  8. Mi, pere de l' krea forto de Mia natur' videbla,
    re-kaj-ree emanigas ĉiujn arojn da estaĵoj.
     
  9. Tiuj agoj Min ne ligas, ne limigas Min, nek ŝanĝas;
    ĉiam restas Mi trankvila ekster ĉiuj tiuj agoj.
     
  10. Obeante Mian volon, la naturo naskas ĉion
    moviĝantan kaj senmovan; tial moviĝas la mondo.
     
  11. Sen hom-forme Mi aperas, malestimas Min stultuloj,
    de Mia natur' plej alta la povegon ne-konante.
     
  12. Ili havas vanan scion, vanajn agojn kaj esperojn,
    inferan naturon, falsan, demonan, ver-nekonantan.
     
  13. Sed homoj kun luma menso kaj kun spirita naturo
    Min adoras kiel solan kaj eternan vivofonton.
     
  14. Ili Min senĉese laŭdas, serĉas Min kun firma volo,
    Min honoras tre sincere kaj Min amas sindoneme.
     
  15. Ankaŭ iuj Min adoras per l' ofero de l' scienco,
    agnoskante Min l' Unuo en la multec' de l' naturo.
     
  16. Mi estas la oferaĵo, sankta oleo kaj preĝo,
    Mi estas la oferfajro, la balzamo kaj incenso.
     
  17. Mi estas de l' mond' la patro, la patrin', la subtenanto,
    l' objekto de l' tuta kono, la purig', la sankta Nomo.
     
  18. Mi la voj', nutrant', sinjoro, l' atestanto, la amiko,
    la loĝejo, rifuĝejo, la spaco, Komenco, fino.
     
  19. Varmon, pluvon Mi alsendas kaj haltigas; kaj Mi estas
    senmorteco kaj la morto, la esto kaj la ne-esto.
     
  20. Kiu, sekvante l' ordonojn de l' Vedoj1,
    el siaj pekoj piriĝas kaj preĝas
    ke post la morto li venu ĉielon,
    tiu diulan ĉielon atingos;
     
  21. tie la fruktojn de siaj bonagoj
    feliĉe li ĝuos dum longa tempo,
    sed kiam lia merit' elĉerpiĝos,
    li en la mondon morteman revenos.
     
  22. Sed kiu nur Min adoras, al alio ne rifuĝas,
    Mi al tiu, lin amante, donos la veran feliĉon.
     
  23. Min adoras ja eĉ kiu adoras aliajn diojn,
    se li estas bonintenca, kvankam ne per ĝusta formo.
     
  24. Vere Mi akceptas ĉiujn oferojn, sed tia homo
    ne atingas la Plej-alton, tial ke li Min ne konas.
     
  25. Ĉiu al tiaj diuloj venos, kiajn li adoras,
    ĉu al altaj, ĉu malaltaj; kaj al Mi, se min li amas.
     
  26. Ĉion al Mi oferatan: floron, frukton aŭ folion,
    aŭ nur akvon, Mi akceptas, se ĝin pia am' oferas.
     
  27. Kon ajn vi faras, manĝas, donas aŭ ricevas,
    aŭ se fastas, aŭ suferas, Arĝuno, al Mi oferu.
     
  28. Tiel vi vin liberigos de l' katenoj de la Karmo2
    kaj, je l' ĝuo rezignante, vi kun Mi vin unuigos.
     
  29. Nek preferas, nek malammas Mi iun el la estaĵoj;
    sed kiu al Mi sin donas, estas en Mi, kaj Mi en li.
     
  30. Se eĉ pekinto, pentante, al Mi sin turnas direkte,
    meritas esti laŭdata, ĉar li ekserĉas la veron.
     
  31. Baldaŭ li la vojon sekvos, kondukantan al la Paco.
    Sciu ja, ke ne pereos kiu vere Min adoras.
     
  32. Kiu ajn al Mi rifuĝas, ĉu en pekoj naskiĝinto,
    ĉu virin', kampul', servisto, trovos la plej altan vojon;
     
  33. des pli certe do bramanoj sanktaj kaj piaj saĝuloj.
    Vi, veninta en la mondon dolorplenan, Min adoru.
     
  34. Al Mi direktu la menson, al Mi vin ame oferu,
    kaj vi la plej altan celon de via strebo atingos.

Notoj: 1. Vedoj, religiaj kaj filozofiaj libroj de l' hindoj. 2. Karmo, la natura leĝo de la kaŭzo kaj efiko, kaj la kialo de la reenkorpiĝoj. Laŭ tiu leĝo ĉiuj bonaj agoj havas bonan rekompencon, kaj ĉiuj malbonaj agoj sian punon, se ne en la mema vivo, certe en alia.



Deka Ĉapitro

Vibhûti-Jôga. Observado de l' Dia Perfekteco

(La Sinjoro parolas):
  1. Daŭrigu aŭdi, Heroo, Mian gravan instruadon,
    kiu al vi tre utilas kaj ĝojigas vian koron.
     
  2. Mian originon konas nek la aroj da diuloj,
    nek la saĝuloj, ĉar ili ĉiuj el Mi originas.
     
  3. Kiu scias ke sennaska estas Mi, kaj senkomenca,
    de l' mond' la plej granda mastro, havas konon seneraran.
     
  4. Kon', racio, ver', ĝusteco, pacienco, sinmastrado,
    trankvilo, naskiĝo, morto, tim', kuraĝo, ĝoj', doloro,
     
  5. kontento, pacem', abstino, glor', modesto kaj bonvolo
    estas l' ecoj de l' estuloj, kiuj el Mi originis.
     
  6. Movo de Mia spirito naksis la sep mondsaĝulojn,
    la prapatrojn de l' diuloj, la prapatrojn de l' homaro.
     
  7. Kiu ekkonis ĉi tiun Mian majestecon, vere
    atingis per sia amo l' unuecon de la esto.
     
  8. El Mi, la fonto de ĉio, devenas la Universo;
    la saĝuloj tion scias, Min adoras kaj laŭdegas.
     
  9. Ili nur pri Mi parolas kaj pensas, kvazaŭ Min spiras,
    reciproke sin instruas kaj tial feliĉaj estas.
     
  10. Kiu Min konstante amas, serĉante la veran konon,
    ricevas de Mi la forton, kiu lin al Mi kondukos.
     
  11. Mi, en lia kor' loĝante, fordispelas la mallumon
    de l' malscio, per la lumo de la vera sci' kaj kono.
     
    (Parolas Arĝuno):
     
  12. Vi, Sinjoro, estas Dio, la plej-alta loĝejego,
    pura Spirito, eterna Kreanto de ĉiuj mondoj.
     
  13. Tiel nomas Vin saĝuloj ĉiuj, Nârado, Asito,
    Dêval', Vjâso; tiel Vi mem nun al mi manifestiĝas.
     
  14. Tion kredas mi; sed kial Vi aperas en videbla
    formo korpa, ne kompreas eĉ Diuloj kaj Titanoj.
     
  15. Vin nur Vi mem plene konas, ĉiopova Di' de l' dioj,
    mastro de la Universo kaj nutranto de l' vivantoj!
     
  16. Vi al mi ekspliku Viajn diajn perfetecojn, fortojn
    per kiuj Vi, neŝanĝema, penetras ĉi tiujn mondojn.
     
  17. Kiel Vin mi povos koni per medito kaj kontemplo?1
    Kaj en kiaj esto-formoj vidi Vin, Sinjor' majesta?
     
  18. Diru do al mi pli multon pori Via natur' mistera;
    mi soifas tre por aŭdi Viajn nektarplenajn vortojn.

    (Parolas La Sinjoro):
     
  19. Miajn Diajn perfektecojn priparolos Mi, Arĝuno,
    sed nur la plej ĉefajn, ĉar sen fin' gradeco Mia estas.
     
  20. De vivantoj ĉiuj estas Mi la spirita animo;
    la komenco, mezo, fino estas Mi en la estaĵoj.
     
  21. Inter la di=sunoj Viŝnu, inter la ventoj la ŝtormo,
    inter l' astroj Mi la Suno estas, kaj nokte la Luno;
     
  22. la plej sankta el la libroj; Indro3 inter la diuloj;
    inter la sensoj la sento; en vivantoj la racio;
     
  23. inter detrufortoj Ŝivo4; la fortiko de l' gigantoj;
    fajro inter l' elementoj; Mêru5 inter kulminoj.
     
  24. Mi estas la pontifiko de la veraj sacerdotoj;
    Skando6 de la generaloj; Ocean' inter la maroj;
     
  25. la saĝeco de l' saĝuloj; Ôm7 inter la homaj vortoj;
    rezigno inter l' oferoj; Himalaj' inter la montoj.
     
  26. Inter l' arboj la Vivarbo8, inter l' anĝeloj Nârado9;
    Ĉitrarat' inter Gandharvoj10, Kapilo intero l' asketoj;
     
  27. inter la ĉevaloj estas Mi Pegazo11 senmorteca;
    Reĝ' inter la homoj; inter l' elefantoj Ajrâvato;
     
  28. inter la pafiloj fulmo; Fortun'12 inter la bovinoj;
    Mi Amoro generanta; mi la Serpento de l' saĝo;
     
  29. inter la drakoj Ananto13, inter l' akvuloj Varuno14;
    Mi la prapatro Arjamo15, Mi la punjuĝisto Jamo16;
     
  30. Mi la Temp' inter la tagoj, inter la magoj Prâhlado;
    la leon' inter la bestoj, la aglo inter la birdoj;
     
  31. Mi l' aero puriganta, Râm inter la militistoj;
    la ŝarko inter la fiŝoj, Ganĝo inter la riveroj.
     
  32. Mi de ĉio la komenco, la mezo kaj fino estas,
    la plej alta sci' kaj kono, la vorto de l' parolanto.
     
  33. El la vokaloj Mi estas A; la senco en la frazo;
    la temp' neniam pasanta, de l' estaĵoj la nutranto;
     
  34. Mi la mort' kaj renaskiĝo, glor', feliĉo, elokvento,
    la memoro, la prudento, fideleco, pacienco;
     
  35. en la kant' la sankta himno; en la versoj la mistika17;
    en la jaro la printempo kaj la rikolta monato;
     
  36. Mi la brilo de l' brilaĵoj; la kubo de l' monludistoj;
    Mi la venko, konstanteco, Mi la bono de l' bonuloj.
     
  37. Mi estas la sem' en ĉiuj kreskaĵoj kaj vivantuloj;
    sen Mi ne ekzistas io sinmovanta aŭ senmova.
     
  38. la sceptro de la regantoj, la ruzo de la luktantoj,
    la silento de l' misteroj, la scio de l' scienculoj.
     
  39. Mi estas la sm' en ĉiuj kreskaĵoj kaj vivantuloj;
    sen Mi ne ekzistas io sinmovanta aŭ senmova.
     
  40. Senfina estas la nombro da Miaj kvalitoj diaj;
    Mi menciis ĵus, Arĝuno, nur ekzemplojn de l' precipaj.
     
  41. Ĉiuj aĵoj admirindaj, eminentaj kaj potencaj
    devenis el nura parto de Mia gloro kaj povo.
     
  42. Sed kial Mi plion diru? Mi la Universon kreas
    per parto de Mi, kaj tamen Mi restas ĉiam senŝanĝa.

Notoj: 1. Kontemplo, longa kaj medita rigardado. 2. Viŝnu, dio de la konservado; 3. Indro, la plej alta dio de la hindoj; 4. Ŝivo, dio de la detruado kaj transformado 5. Mêru, mistera monto de la kredo; 6. Skando, dio de la milito; 7. Ôm, simbolo de la Dieco. 8. Aŝvatjo, latine Ficus religiosa (religia figujo). 9. Nârado, anĝela kondukanto de l' homaro. 10. Gandharvoj, ĉielaj muzikistoj. 11. Pegazo (nomo greka, sanskrite Uĉĉajĥŝravo), simbolo de l' poezio. 12. Fortuno, sansk. Kâmadhuk, bovino de l' abundo. 13. Ananto, milkapa serpento, simbolo de la intelekteco (astrala lumo). 14. Varuno, diulo reganta la akvon (simbolo de la kosma Ideo). 15. Arjamo, sinonimo de Adamo. 16. Jamo juĝisto de l' malbonaj animoj. 17. Verso mistkika, Gâjatrî, religia invokado de la Dia Lumo.


Dekunua Ĉapitro

Viŝva-Rûpa-Dârŝanam. La Manifestado
de la Dia Formo.

(Parolas Arĝuno):
  1. Per via instru', Sinjoro, pri l' misteroj de l' Spirito
    forpeliĝis de mi mia eraro kaj iluzio.
     
  2. Ĉar min Vi instruis klare pri l' deveno kaj pri l' fino
    de l' estaĵoj, kaj pri Via ĉiam daŭra perfekteco.
     
  3. Vi al mi eksplikis vorte Vian propran dian formon,
    sed ekvidi mi deziras tiun formon, tre subliman.
     
  4. Se fariĝi tio povas, Plejpovulo, ke mi vidu
    ĝin, mi petas, al mi montru Vian Memon ĉiamdaŭran.
     
    (Parolas La Sinjoro):
     
  5. Vidu do, de l' Tero filo, Min en mil-milopaj forumoj,
    tre diversaj je la specoj, je l' koloro kaj substanco.
     
  6. Vidmergiĝu en la regnojn de l' diuloj kaj anĝeloj,
    kaj direktantoj de l' astroj; jen kiom da mirindaĵoj!
     
  7. Vidu do, l' univers' kun ĉio sinmovanta aŭ senmova
    formas grandegan unuon en senfina Mia korpo!
     
  8. Sed ĉar la okuloj teraj vidi Min neniam povos,
    ĉielan okulon donos Mi al vi; nun Min rigardu!

    (Parolas Sanĝajo):
     
  9. La Sinjor', dirinte tion, montris al Arĝuno Sian
    mirindan, majestan formon de la plej alta Reganto,
     
  10. kun tre multe da vizaĝoj, da okuloj kaj konscioj,
    kun tre multe da ĉielaj ornamoj kaj diaj fortoj,
     
  11. kun ĉiela kron' kaj vesto, plenan de ĉiel parfumoj,
    radiantan fortan lumon, senfinan, ĉiovidantan.
     
  12. Ĝia brilo estis tia kiel se sur la ĉielo
    sunoj mil subite kune ekdissendus sian lumon.
     
  13. Vidis Arĝuno la tutan multegforman Universon
    kiel Unuon en tiu korpo de l' plej alta Dio;
     
  14. kaj ravite, kapklinante, kun la haroj stariĝintaj,
    siajn manojn li kunmetis kaj al la Sinjoro diris:

    (Parolas Arĝuno)
     
  15. En Via korpo, ho Dio, mi vidas
    ĉiujn diojn kaj ĉiajn vivestaĵojn;
    Bramaon, en lotos-kalik'1 sidantan,
    kaj ĉiujn saĝulojn kaj ĉielanojn.
     
  16. Sennombraj estas ja Viaj okuloj,
    brakoj, buŝoj, brustoj2, Ento senfina!
    Komencon, mezon, finon Vi ne havas,
    ĉioforma Mastro de l' Universo!
     
  17. Vi portas sur la kap' majestan kronon,
    en la man' potencajn sceptron kaj diskon;
    ĉiuflanken radias Via lumo
    milsunegala kaj min blindiganta.
     
  18. Vi estas la nedividebla Unu,
    plej alta cel' de l' kon', la kor' de l' mondo,
    l' eterna gardisto de l' leĝ' eterna,
    spirita bazo de ĉiuj estaĵoj.
     
  19. Ho Ento sen komenco, mez' kaj fino,
    kun forto senfina, senfinaj brakoj;
    la sun' kaj lun' estas Viaj okuloj,
    kies brilo varmigas la Universon.
     
  20. Per Via lum' plenigas Vi la spacojn
    de ĉiuj teroj kaj ĉiuj ĉieloj;
    la vido de ĉi tiu Via formo
    mireginda konsternas la tri mondojn3.
     
  21. Venas al Vi la aroj da diuloj;
    iuj timeme murmuras petpreĝojn;
    kaj aroj da saĝuloj kaj sanktuloj
    salutas Vin per belegaj laŭdhimnoj.
     
  22. Laŭdas Vin kaj admiregas, Sinjoro,
    ĉiuj aroj da potencaj diuloj,
    ĉiuj sanktaj anĝeloj, arĥanĝeloj,
    keruboj, serafoj, homaj animoj.
     
  23. Vidante Vian tre potencan formon
    kun multegaj okuloj, buŝoj, dentoj,
    multegaj brustoj, brakoj kaj piedoj,
    la mondo konsterniĝas, kaj mi tremas.
     
  24. Mi vidas ke Vi multkolore brilas,
    per la verto Vi tuŝas la ĉielon,
    okulflagrante la buŝon malfermas;
    ha! kiom maltrankvile mi ektimas!
     
  25. Viaj dentoj min minacas terure,
    el Via buŝ' elfluas mondbrulego;
    ho ve! mi jam ekperdas miajn sensojn;
    kompatu min, ho Sinjoro de l' mondo!
     
  26. Jen la Dhritarâŝtridoj kaj kun ili
    ĉiuj tiuj kuraĝaj generaloj,
    Bhîŝmo kaj Drôno ka Karno, kaj ankaŭ
    la plej fortaj el niaj militistoj
     
  27. malaperas en tiu buŝ' terura,
    en kiu mi vidas akutajn dentojn;
    ha! mi vidas jam inter tiuj dentoj
    multajn homajn kapojn dispecigitajn.
     
  28. Kiel la riveroj rapide fluas
    al la mar' kaj en ĝin l' akvon enmetas,
    tiel tiuj fortaj bravaj herooj
    en Vian buŝon ardantan enkuras.
     
  29. Kiel la muŝ' al la lumo kandela
    alflugas kaj en ĝi la morton trovas,
    tiel la mondoj rapide, senhalte
    paŝas al la morto en Via buŝo.
     
  30. Per Viaj ardantaj lipoj prenante
    la mortemulojn, Vi ilin englutas;
    Viaj radioj penetras la mondon,
    kaj ilia flamo boligas ĉion.
     
  31. Diru: Kiu estas Vi, ke en formo
    tiom terura, Sinjor', Vi aperas?
    Kompatu min. Mi antaŭ Vin min klinas,
    sed ne komprenas tiun-ĉi aperon.

    (Parolas La Sinjoro):
     
  32. Mi estas la Tempo, kiu detruas
    la mondojn kaj ekstermas ĉiujn homojn;
    el ĉiuj militistoj ĉi neniu,
    escepte vin, konservos sian vivon.
     
  33. Tial vi, konscia pri via forto,
    leviĝu, batalu, akiru gloron!
    Mi mem jam venkis viajn malamikojn;
    vi estu do nur Mia instrumento!
     
  34. Frapegu Drônon, Bhîŝmon, Ĝajadrathon
    kaj ĉiujn ceterajn; Mi jam decidis
    ilian detruon; ne perturbiĝu,
    sed luktu kuraĝe! Certe vi venkos.

    (Paroloas Sanĝajo):
     
  35. Arĝuno, aŭdinte tiujn parolojn
    de l' Belharul', la manojn kunmetante,
    adoris Lin kaj diris respektoze,
    de timo plenigite kaj tremante:

    (Parolas Arĝuno):
     
  36. Prave, ho Sensmastro, la mondo ĝojas
    en Via brila lumo kaj majesto.
    Forfuĝas timigite la gigantoj,
    sed ĉiuj sanktularoj Vin adoras.
     
  37. Al Vi la glor' kaj povo apartenas,
    senfina, eterna kulmin' de l' mondo,
    pli pova eĉ ol l' Absoluta Esto,
    ho baz' de ĉiu esto kaj ne-esto!
     
  38. Vi estas l' unua Di' kaj Kreanto,
    la subtenanto de la Universo,
    la ĉioni-scianta vero kaj kono,
    plej alta loĝej' kaj formo senfina.
     
  39. Vi estas la vento, aero, akvo,
    la lun', la mastro kaj patro de l' homoj.
    Mi Vin laŭdegas, adoras respekte;
    al Vi apartenas la vera gloro.
     
  40. Vi estu laŭdata en la altecoj,
    en la abismoj kaj en ĉiuj lokoj.
    Infinita estas Via potenco;
    Vi ĉion kreis kaj estas la Ĉio.
     
  41. Pardonu min, ke mi konfide
    diradis: "Ho Kriŝno, mia amiko!"
    Pardonu tian mankon de respekto,
    ĉar mi ne konadis Vian majeston.
     
  42. Pardonu al mi la kulpojn, faritajn
    en ŝercoj, sole aŭ en akompano,
    starante aŭ irante, aŭ kuŝante;
    pardonu tiun mian nekonadon.
     
  43. Vi estas la patro de l' Universo,
    la plej alta, plej respektinda Majstro;
    neniu en la mondo Vin egalas,
    ho Forto ĉiopova, plej potenca!
     
  44. Mi surgenuas ĉe Viaj piedoj
    kaj Vian kompaton humile petas;
    Vi traktu min kiel patro la filon,
    amik' l' amikon, amant' l' amatinon.
     
  45. Vidante Viajn grandajn mirindaĵojn,
    ĝojegas mi, sed ankaŭ sentas timon.
    Sinjor' kompatema, al mi bonvolu
    en la alia formo reaperi.
     
  46. Vi montru Vin al mi kiel antaŭe,
    kun la brila krono, sceptro kaj disko;
    kun brakoj kvar al mi aperu ree,
    Vi milbrakulo kun miloj da formoj!

    (Parolas La Sinjoro):
     
  47. Per la fort' mistera de Mia graco,
    Arĝuno, vi ĵus vidis Mian formon
    senfinan, brilan, univers-enhavan;
    krom vi neniu estas ĝin vidinta.
     
  48. Nek la studado de la sanktaj libroj,
    nek ritoj, nek oferoj, nek meditoj,
    nek almozdono, nek fastado povas
    vidigi Min al iu tiaforme.
     
  49. Sed vi ne perturbiĝu tial ke vi
    tiun Mian teruran formon vidis;
    ne timu, kaj nun ree, ĝojanime
    rigardu Min en Mia formo homa.

    (Parolas Sanĝajo):

  50. Post tiuj vortoj la Granda Spirito
    revidigis Sian kutiman formon,
    kies milda trajt-esprimo konsolis
    Arĝunon, forigante lian timon.

    (Parolas Arĝuno):
     
  51. Rerigardante ĉi tiun Vian mildan formon homan,
    trankviliĝas kaj retrovas mi naturan mian staton.

    (Parolas La Sinjoro):

  52. Vidi tiun Mian formon, kiun Mi al vi vidigis,
    deziras eĉ la diuloj; tre malofte Mi ĝin montras.
     
  53. Vidi ĝin ja ne ebligas la studo de l' sanktaj libroj,
    nek oferoj, almozdono, nek la asketismaj agoj.
     
  54. Nur kiu Min vere amas, povas vere Min ekkoni,
    povas vidi Min spirite kaj al Mi sin proksimigi.
     
  55. Kiu bonajn agojn faras, libera de egoismo
    kaj malamo, tiu certe, Min amante, al Mi venos.

Notoj: 1 La lotoso estas simbolo de la evolucio. 2. Simboloj de la percepto, agado kaj nutrado. 3. La tri mondoj estas: la fizika, la astrala (emocia) kaj la spirita.


Dekdua Ĉapitro

Bhakti-Jôga. Religio de Amo

(Arĝuno demandas):
  1. Ĉu pli bone estas kulti Vin en formo personeca,
    ho Sinjoro, aŭ ĉu kiel la Unuon supersensan?

    (Respondas La Sinjoro):
     
  2. Mi akceptas l' adoradon de ĉiuj piaj kredantoj,
    kiuj al Mi direktadas bonintence sian menson.
     
  3. Sed kiuj Min konas kiel la Unuon spersensan,
    ĉie-estantan, eternan, ĉion-sciantan, senŝanĝan,
     
  4. kiuj mastras siajn sensojn, egalanimaj restadas
    kaj ĝojas pro l' bon' komuna: tiuj certe Min atingos.
     
  5. Kiuj Min pripensas kiel supersensan, iras vojon
    malfacilan, nur sekvaeblan se la hom' la menson mastras.
     
  6. Sed la homoj, kiuj nur al Mi direktas sian strebon,
    al Mi sindoneme servas kaj oferas siajn agojn,
     
  7. levos Mi el la ŝtormoza oceano de l' mortemo,
    ho filo de l' Ter', ĉar ili serĉas Min, pri Mi pensante.
     
  8. Vi en Mi do ripozigu vian koron kaj la menson,
    kaj kun Mi vi loĝos certe en la plej alta loĝejo.
     
  9. Se ĉe Mi restigi daŭre vi ne povos viajn pensojn,
    penu tamen Min atingi per tre ofta meditado.
     
  10. Se por tio mankas fortoj, strebu vi almenaŭ agi
    ĉiam laŭ indiko Mia, kaj la celon vi atingos.
     
  11. Se nek tion fari povos vi, al Mi rifuĝu pie
    kaj modeste rezignadu je l' fruktoj de viaj agoj.
     
  12. Sur al alta voj' valoras pli la kono ol medito,
    la kontemplo pli ol kono, la rezigno pli ol ĉio.
     
  13. Mi amas la homon pian, bonkorecan, kompateman,
    paciencan, senmalaman, nefieran kaj kontentan,
     
  14. kiu, kun anim' egala en dolor' kaj ĝojo, firma
    en la vol', al Mi la koron kaj la menson direktadas.
     
  15. Mi amas la homon, kiu, ne zorgante pri mondaĵoj,
    estas libera de timo, de koler', envi', ekzalto.
     
  16. Mi amas la homon justan, puran kaj fidindan, kiu
    staras meze de l' kontraŭoj, kaj pro Mi rezignas ĉion.
     
  17. Mi amas la homon, kiu nek malĝojas, nek avidas,
    sed amante Min, ne zorgas pri feliĉ' aŭ malfeliĉo.
     
  18. Mi amas la homon kiu, Min servante, same ŝatas
    amikon kaj malamikon, honoron kaj malhonoron,
     
  19. varmon kaj malvarmon, laŭdon, mallaŭdon, ĝojon, malĝojon,
    kaj, kontenta ĉiuloke persistas en bona strebo.
     
  20. Kiuj trinkas la nektaron de l' doktrin' ĵus eksplikita,
    Min kultante sindoneme: tiujn amas Mi plej multe.

Dektria Ĉapitro

Kŝetra-Kŝetraĝña-Vibhâga-Jôga
La Diferenco inter la materio kaj la Spirito

(La Sinjoro parolas):
  1. Materio oni nomas la korpon, ho fil' de Kunti,
    kaj tio, kio konscias, estas nomata Spirito.
     
  2. En ĉiuj materiaĵoj estas Mi Spirit' ilia.
    Vera sci' estas la kono de l' Spirit' kaj Materio.
     
  3. Nun parolos Mi koncize pri l' Spirit' kaj ĝiaj povoj,
    pri la Materi' kaj ĝiaj ecoj, ŝanĝoj kaj deveno.
     
  4. En multaj versoj ĉi-tion klarigis la sanktaj libroj
    kaj saĝuloj, pritraktante la prakaŭzon de l' kreaĵoj.
     
  5. Materiaj ŝanĝoformoj estas: la kvin elementoj,
    memkonscio, intelekto, vitalforto, sens-organoj,
     
  6. la perceptoj de l' sentumoj, avido, malamo, penso,
    ĝojo volupta, doloro, la multeco kaj kohero.
     
  7. Jen l' ecoj de l' kon' spirita: modesteco, sincereco,
    senkulpec', honest', pureco, pacienco, saĝ-respekto,
     
  8. sinregad', persit', abstino de voluptoj kaj avido;
    sci' ke sufer' akompanas la vivon de l' naskiĝintoj;
     
  9. altruismo, kor-trankvilo en feliĉo kaj doloro;
    am' ne limigita nur al propra dom' kaj familio;
     
  10. vera kulto kaj fidela sindonado al Mi sola;
    sin-izol' de l' profanuloj kaj de iliaj amuzoj;
     
  11. konstantec' en vera kono kaj percepto de la vero.
    Tiujn ecojn oni nomas scio, la malajn malscio.
     
  12. L' objekto de l' vera scio, kiu donas senmortecon,
    estas l' eterna, senfina Dio, de l' vivo la fonto.
     
  13. Ĉie estas Liaj manoj, piedoj, okuloj, kapoj,
    buŝoj kaj oreloj, ĉar en Si la mondon Li enhavas.
     
  14. Ĉiam en Si mem sensensa, brilas Li en ĉiuj sensoj,
    sentuŝe ĉion subtenas kaj, sen-eca, l' ecojn ĝuas.
     
  15. Li, per sensoj nekonebla, malproksima kaj proksima,
    ekster kaj en la entuloj, senmova kaj sinmovanta,
     
  16. estas en ĉiuj estaĵoj, sed ne estas dividita;
    ĉion Li subtenas, ĉion detruas kaj ĉion kreas.
     
  17. Li, la lum' de l' lumaj aĵoj, fora de ĉiu mallumo,
    kono, konanto, kon-celo estas, kaj la kor-loĝanto.
     
  18. Tiom pri la Materio, Spirit-kono kaj kon-celo.
    Kiu, Min amante, scias tion, kun Mi unuiĝos.
     
  19. La Natur' kaj la Spirito, ambaŭ estas sen komenco;
    sed sciu ke ŝanĝ' kaj ecoj devenas el la Naturo.
     
  20. La Naturo naskas ĉiujn diversegajn korpajn formojn;
    de dolor' kaj ĝoj' percepton kaŭzas ĉiam la Spirito.
     
  21. La Spirito partoprenas la kvalitojn de l' Naturo;
    tio kaŭzas la naksiĝon de la bono kaj malbono.
     
  22. Di', la plej alta Spirito, estas de l' mondoj Sinjoro,
    direktant', alrigardanto, subtenanto, perceptanto.
     
  23. Kiu, en ajnaj kondiĉoj, konas tiel la Spiriton
    kaj la Naturon kun l' ecoj, tiu neplu renaskiĝos.
     
  24. Iuj trovas la Spiriton per interna mem-kontemplo,
    aliaj per ĝustaj pensoj, aliaj per bonaj agoj.
     
  25. Ne havante tian konon, aŭdas iuj la doktrinon
    kaj ĝin sekvas; ankaŭ ili povos venki la mortemon.
     
  26. Ĉiam se estaĵ' ekestas, moviĝanta aŭ senmova,
    estas tial ke Spirito ligas sin kun Materio.
     
  27. Kiu perceptas en ĉiuj estaĵoj la Mondomastron,
    senŝanĝan en ŝanĝemaĵoj, tiu havas ĝustan vidon.
     
  28. Ĉar li, la ĉie-estantan Kosman Sinjoron vidante,
    al si mem ne malutilas, sed iras plej altan vojon.
     
  29. Ankaŭ bone vidas, kiu perceptas ke la Naturo
    faras ĉion fariĝantan, kaj ke la Spirit' ne agas.
     
  30. Sed ekkonante ke ambaŭ tiuj principoj el unu
    venas kaj en unu estas, unuigas sin kun Dio.
     
  31. Dio, la Spirit' plej alta, eterna, plene libera,
    eĉ loĝante en la korpoj, per agoj ne makuliĝas.
     
  32. Ĉiujn lokojn la etero penetras, sed restas pura;
    tiel la spirit' en korpo konservas sian purecon.
     
  33. Kiel l' universon tutan lumigas nur unu suno,
     tiel, Aĝun', la Spirito lumigas la Materion.
     
  34. Kaj kiu diferencigas Materion kaj Spiriton,
    natur-katenojn rompante, libera, atingas Dion.

Dekkvara Ĉapitro

Guna-traja-Vibhâga-Jôga. Pri la Tri
Kvalitoj de la Naturo

(Parolas La Sinjoro):
  1. Pli ankoraŭ Mi parolos pri la sublima scienco,
    kiun konante, jogioj atingas la Perfektecon.
     
  2. Kiu konas ĝin, kun Mia esenco sin unuigos;
    nova kre' lin ne naskigos, monddissolvo lin ne tuŝos.
     
  3. En la Spac', utero Dia, ekĝermas ĉiuj estaĵoj
    el la semoj de la vivo, kiujn tien Mi enmetas.
     
  4. La senfina Spaco estas l' utero de ĉiuj formoj
    de terkorpoj, kaj de ĉio estas Mi la generanto.
     
  5. De l' Natur' la tri kvalitoj: lumeco, pasi', mallumo,
    katenadas en la korpo la Spiriton neŝanĝeman.
     
  6. La lumeco, kiu estas brila, pura, ĝin katenas
    per ligiloj de feliĉo kaj per amo de la kono.
     
  7. La pasi' l' enkorpiĝintan animon enkatenigas
    per deziro kaj avido kaj amo de korpaj agoj.
     
  8. La mallumo, naksiĝinta el malkon', enkatenigas
    la animon per stulteco, malvigleco kaj vantemo.
     
  9. La lumeco per feliĉo katenas, pasi' per agoj,
    la mallumo per stulteco, blindigante per nekono.
     
  10. Se du el tiuj kvalitoj malaperis ĉe persono,
     restas ankoraŭ la tria, kiu eco ajn ĝi estas.
     
  11. Se el homo menso brilas radioj de kon' kaj saĝo,
    sciu ke en tiu homo maturiĝis la lumeco.
     
  12. Matura pasio naskas avidecon, obstenemon,
    fortan impulson al agoj, maltrankvilon kaj deziron.
     
  13. Kiam aperas stulteco, malvigleco, senagemo,
    eraremo kaj malscio, maturiĝis la mallumo.
     
  14. Se la homo mortas, kiam en li la lumeco regas,
     la hom-animo eniras la ĉielon de l' saĝuloj.
     
  15. Kiam mortas pasiulo, renaksiĝos inter homoj,
    ligataj per siaj agoj; mallumul' - inter stultuloj.
     
  16. La frukto de bona ago estas pura kaj lumeca;
    frukto de pasi' - sufero, de mallum' - malscio estas.
     
  17. El lumec' naksiĝas kono; el pasio - avideco,
    el mallumo - eraremo naksiĝas, kaj nekonado.
     
  18. La lumec' regante, igas la homojn supreniradi,
    la pasio - meze stari, la mallum' - malsupren fali.
     
  19. Kiu, vidante ke agas nur la tri naturkvalitoj,
    ilin superi scipovos, Mian esencon eniros.
     
  20. Venkinte la tri kvalitojn de l' Natur', li liberiĝas
    de naskiĝ', dolor kaj morto, kaj la senmortecon ĝuos.
     
    (Demandas Arĝuno):
     
  21. Diru, ho Sinjoro: Kiel vivas homo, kiu venkis
    la kvalitojn de l' Natur', kaj kion faris li por venki?
     
    (La Sinjoro respondas):
     
  22. Saĝon, agemon, nescion kiu ne malamas, kiam
    ili per si venas, nek ke ili aperu, deziras;
     
  23. kiu per la tri kvalitoj ne perturbas sian menson,
    sed observas ilin ĉiam kiel nura rigardanto;
     
  24. Kiu, sin regante, ŝatas same ĝojon kaj doloron,
    ŝtonon, terpecon kaj oron, agrablon kaj malagrablon;
     
  25. kiun ne ŝancelas laŭdo nek mallaŭd', nek opinioj
    malamikaj aŭ amikaj: venkis la naturkvalitojn.
     
  26. Kiu Min adoras solan, venkas la naturkvalitojn
    kaj liberiĝinte, certe atingas la Dian staton.
     
  27. Ĉar Mi estas la loĝej' de Dio, l' eterna patrujo
    de la senmortec' kaj leĝo, kaj de l' perfekta feliĉo.

Dekkvina Ĉapitro

Puruŝôttama-Prâpti-Jôga. Pri l' Atingo
de la Plej Alta Spirito

(Parolas la Sinjoro):
  1. La saĝuloj konas sanktan figujon, kies radikoj
    estas en la ĉielalto, kaj la branĉoj en la tero.

  2. Supren kaj malsupren kreskas la branĉoj,
    nutrataj de l’ kvalitoj kaj de l’ sensoj;
    malsupren la radikoj multobliĝas,
    katenante homojn per ag-ligiloj.
     
  3. Surtere ĉi ne ekkoniĝas ĝuste
    ĝia formo, konsist’, komenc’ kaj fino;
    sed kiu per akra hakil’ de l’ menso
    trahakis ĝiajn nombregajn radikojn,
     
  4. atingos certe la lokon, el kie
    ne revenas la tien alvenintoj,
    la plej altan Spiriton, kiu estas
    la font’, el kiu emanas la vivo.
     
  5. Kiu, libera de fier’, malico,
    avido kaj ĉiu sento kontraŭ
    sin donas al la plej alta Spirito,
    eniras en tiun eternan lokon.
     
  6. Ne revenas li el tiu Mia la plej alta loĝejo,
    kie ne lumas la suno, nek la lun’, nek tera fajro.
     
  7. Eterna radio Mia, en teran vivon venante,
    altiras al si la sentojn kaj menson el la Naturo.
     
  8. Tiel spirit’ enkorpiĝas; kaj el la korp’ elirante,
    kunprenas la ag-efikojn, kiel vento florparfumojn.
     
  9. Pere de okul’, orelo, sento, gusto, flaro, menso,
    la animo sin alligas al l’ objektoj de la sensoj.
    Ne scias la malsaĝuloj, kiam la spirit’ eltiras,
    aŭ kiam kun la kvalitoj de l’ Naturo ĝi kuniĝas.
     
  10. La jogioj tamen vidas ĝin, en si mem rigardante;
    la nekonantoj ne vidas ĝin, eĉ se ili ĝin serĉas.
     
  11. Sciu, ke la bril’ de l’ suno, kiu lumigas la mondon,
    kaj la brilo de la lun’ kaj fajro, estas Mia brilo.
     
  12. Penetrante en la teron, subtenas ĉiujn estaĵojn
    Mia forto, kaj per suko nutras ĉiujn vegetalojn.
     
  13. Kiel fajro Mi penetras en la korpojn de l’ spirantoj;
    Mi direktas la spiradon, Mi kuiras la manĝaĵojn.
     
  14. Mi loĝas en ĉiuj koroj, emanas
    el Mi memoro, kono, intelekto;
    Mi estas l’ objekto de la scienco,
    kaj donas la saĝecon kaj komprenon.
     
  15. Estas du la mondesencoj: dividebla korpa formo
    kaj esenco sendivida, kiu estas la spirito.
     
  16. Krom tiuj ankoraŭ estas plej alta Spirit’, senŝanĝa,
    Dio, kiu la tri mondojn penetras kaj subtenadas.
     
  17. Tiu plej alta Spirito estas Mi, tiel nomata,
    ĉar je tiu du esencoj ĉiam estas Mi supera.
     
  18. Tiel Min ekkonas kiu, venkonte ĉiujn erarojn,
    atingis plej altan veron kaj adoras Min sindone.
     
  19. Mi eksplikis ĵus, Arĝuno, la plej misteran doktrinon;
    ĝin konante, saĝa homo ne zorgas pri mondec-agoj.

Deksesa Ĉapitro

Dajvâsura-Sampad-Vibhâga-Jôga. Pri la
Diferenco inter la Diaj kaj Demonaj Influoj

(Parolas La Sinjoro):
  1. Sentim', kor-purec', modero, persisto, en kon-serĉado,
    donem', sinregad', medito, oferemo, honesteco,
     
  2. senŝuldec', veram', abstino, bona bol', kviet', kompato,
    senavido, menstranvilo, mildec', modesto, firmeco,
     
  3. forto, ĉasteco, justeco, pacienco, nevenĝemo:
    estas ecoj de la homoj, sekvantaj la dian vojon.
     
  4. Hipokrit', fier', kolero, krudec', malico, stulteco:
    estas ecoj de la homoj, skevantaj demonan vojon.
     
  5. Al liber' la dia vojo, al sklaveco la demona
    gvidas homojn; vi, Arĝuno, por la dia voj' naskiĝis.
     
  6. Du naturoj en la mondo estas: dia kaj demona;
    jam klarigis Mi la dian, la demonan nun eksplikos.
     
  7. La demon-egalaj homoj ne amas justecon, veron
    nek purecon, kaj ne konas sian komencon kaj finon.
     
  8. Ili diras ke la mondo estas ludo de hazardo,
     kaj ke ne ekzistas Dio, senmorteco, ver', justeco.
     
  9. Vivante laŭ triuj pensoj de malluma intelekto,
    ili faras perfortaĵojn, malutilas la homaron,
     
  10. troĝuadas voluptaĵojn, trompas, fieras, obstinas,
    ne estimas la purecon, ne serĉas la veran konon.
     
  11. Ili pensas ke kun morto ĉio jam finiĝas, kaj ke
    sola cel' de l' vivo estas satigi siajn dezirojn.
     
  12. Ĉirkaŭvolvite per centoj da esperoj, ili miksas
    ĝojon kun koler', kaj strebas riĉiĝi eĉ per maljusto.
     
  13. Ili diras: "Mi akiris tion-ĉi hodiaŭ; morgaŭ
    mi akiros tion, kion mi deziras ankaŭ havi.
     
  14. "Unu malamikon mi jam venkis, kaj aliajn venkos;
    estas mi feliĉa, forta, potenca sinjor', kaj ĝuas.
     
  15. "Mi estas nobela, riĉa, pli ol aliaj. Mi donos
    oferojn, monon, kaj ĝojos". Tiel diras la stultuloj.
     
  16. Movate per multaj pensoj, volvite per erar-retoj,
    dezirblindigite, ili falas en l' infer-abismon.
     
  17. Estas sen valor' iliaj donacoj kaj oferaĵoj,
    ĉar fier' kaj hipokrito malkulis la ŝajnpiecon.
     
  18. Pro sia fier', perforto, egoismo kaj kolero
    tiuj homoj Min malamas en si kaj en aliuloj.
     
  19. tial tiujn malpiulojn, Miajn grandajn malamikojn,
    post la korpa mort' mi igas inter demonoj naskiĝi.
     
  20. Tie se ne pliboniĝos, devos ili renaskiĝi
    multafoje en kondiĉoj propraj al infera vivo.
     
  21. Estas tri l' inferaj pordoj: avarec', avid', kolero;
    ili estas evitendaj kiel plej granda danĝero.
     
  22. Homo, kiu liberiĝas de l' tri pordoj de mallumo,
    progresante pli, atingos baldaŭ la plej altan vojon.
     
  23. Sed kiu la sanktajn leĝojn ne obeas, nur ĝuante
    libidaĵojn, ne ektrovos perfektecon, nek feliĉon.
     
  24. Agante aŭ neagante, vi la leĝon do observu,
     kaj konante ĝin, Arĝuno, vi ekkonos vian devon.

Deksepa Ĉapitro

Ŝraddhâ-Traja-Vibhâga-Jôga. Pri la Tri
Specoj de Kredo

(Arĝuno demandas):
  1. En kia kvalito, Kriŝno, estas tiuj, kiuj havas
    kredon kaj bonagojn faras, sed la ritojn ne observas?

    (Respondas La Sinjoro):
     
  2. De tri specoj estas kredo, laŭ tio se ĝi naksiĝis
    el lumeco, el pasio aŭ el malluma kvalito.
     
  3. La kredo de l' hom' similas al lia naturkvalito,
    ĉar li estas tia, kia estas lia am' kaj kredo.
     
  4. La lumeculoj adoras Dion aŭ altajn spiritojn,
    pasiuloj la geniojn, mallumuloj la idolojn.
     
  5. Aliĝas al la demonoj homoj pasiaj, avidaj,
    hipokritaj, fieraĉaj; ankaŭ la pentantoj stultaj,
     
  6. propravole turmentantaj la vivantajn elementojn
    de sia korpo, tiele ankaŭ Min mem turmentante.
     
  7. De tri specoj estas ankaŭ la nutraĵo, oferado,
    pentofaro, almozdono; jen iliaj diferencoj:
     
  8. La nutraĵ' de l' lumeculoj estas bongusta, agrabla,
    donas forton kaj substancon, sanon, gajon, menstrankvilon.
     
  9. La nutraĵ' de l' pasiuloj: aktra, acida, tro-sala,
    arda kaj tro-spicigita, kaŭzas malgajon, malsanon.
     
  10. Aĵoj mucidaj, sengustaj, putrantaj, malpuraj kaj eĉ
    forĵetitaj estas plaĉa nutraĵo de l' mallumuloj.
     
  11. Estas lumeca l' ofero donata laŭ leĝordonoj,
    sen dezir' de rekompenco, nur pro l' sento de la devo.
     
  12. Estas pasia l' ofer', se donas ĝin pieco falsa,
    kun dezir' de rekompenco, aŭ atendo de profito.
     
  13. Estas ofer' mallumeca, se ĝi estas ja farata
    sen preĝo, sen leĝobservo, sen kredo, sen nobla celo.
     
  14. Estas korpa pentofaro: respekti Diecon, majstrojn,
    saĝajn instruistojn; esti pura, justa, ĉasta, milda.
     
  15. Lingva pentofaro estas: legado de sanktaj libroj,
    kaj parolo senofenda, verdirema kaj afabla.
     
  16. Mensa sentofaro estas: kontenteco, kvieteco,
    silentamo, sinregado kaj purigo de la volo.
     
  17. Se l' trispecan pentofaron praktikas pia kredanto
    sen atendi rekompencon, oni nomas ĝin lumeca.
     
  18. Pentofaro, praktikata hipokrite, kun deziro
    de respekto kaj estimo, estas vanta, pasieca.
     
  19. Pentofaro, praktikata stultecele, por turmenti
    sin mem, aŭ por ĉagrenigi iun, estas mallumeca.
     
  20. Estas lumeca l' almoz', en ĝustaj temp' kaj lok' donanta
    karitate al indulo, ne povanta ĝin repagi.
     
  21. Se donante, hom' atendas rekompencon aŭ profiton,
    aŭ donacas nevolonte, estas de l' pasi' la dono.
     
  22. Estas dono mallumeca, se en temp' kaj lok' malĝustaj
    hom' al senindul' donacas malafable, kun malŝato.
     
  23. Ôm-tat-sat1 estas la Dia Nom' triobla, tradicia,
    l' origino de l' saĝuloj, de l' scienco kaj ofero.
     
  24. Diras Ôm la piaj homoj, se almozon ili donas,
    aŭ oferas al Dieco, aŭ komencas pentofaron.
     
  25. Diras Tat kiuj oferas, almozdonas aŭ pentfaras
    sen dezir' de rekompenco, l' Unuiĝon memorante.
     
  26. La silabo Sat signifas kio estas vera bono;
    ĝin prononcas kiuj faras bonajn agojn, Fil' de l' Tero!
     
  27. Krome, Sat signifias ankaŭ la persiston en ofero,
    en karit' kaj pentofaro, kaj tiu-rilatajn agojn.
     
  28. Sed ĉio, kio fariĝas sen bonkredo, estas Asat2,
    senvalora per la vivo postmorta, kaj eĉ surtere.

Notoj: 1. La vorto Ôm (aŭ Aum) havas signifon similan kiel la kristana kaj islamana diro "En nomo de Dio". Tat (laŭvorte tradukite "Tio", oni komprenu: Tat-tvam-asi, "ci estas tio") memorigas ke ĉiuj estaĵoj estas partoj de la Universa Tuto. Sat signifas "la esto", tio kio estas vera kaj nepereebla esenco. 2. Asat - ne-esto; tio kio ne havas daŭran ekziston.


Dekoka Ĉapitro

Môkŝa-Sannjâsa-Jôga. Pri la Savo
kaj Rezigno

(Arĝuno demandas):
  1. Nun, Horo', al mi ekspliku, Vin mi petas, kio estas
    ag-rezigno, plen-rezigno kaj iliaj diferencoj.
     
    (Respondas La Sinjoro):
     
  2. Ag-rezigno evitadas agojn el dezir' naskiatajn;
    plen-rezigno rezignadas je l' fruktoj de ĉiuj agoj.
     
  3. Iuj asertas ke ĉiuj agoj estas evitendaj;
    aliuloj, ke ne ĉesu oferoj, karit', pentfaro.
     
  4. Aŭdu do, Arĝuno, Mian decidon pri la rezigno;
    sciu ke ĝi ankaŭ estas trispeca, aŭ trikvalita.
     
  5. Oferado, karitato, pentofar' utilaj estas
    por purigo de l' saĝuloj; ili estu do farendaj,
     
  6. sed farataj estu ĉiam sen dezir' de rekompenco.
    Tia estas Mia certa kaj plej alta leĝordono.
     
  7. Nefari la devon estas granda erar', malbonaĵo;
    mur rezigno mallumeca evitas fari bonagojn.
     
  8. Kiu pro malfacileco aŭ pro senprofit' ne faras
    la devon, nenion gajnas, rezignante pro pasio.
     
  9. Kiu, farante farendon, rezignas je l' agofruktoj,
    ties sincera rezigno estas bona, ĉar lumeca.
     
  10. Menstrakvile sian devon, profitan aŭ senprofitan,
    prudente kaj nedubante, rezignant' lumeca faras.
     
  11. Hom' surtera sin deteni tute de farad' ne povas;
    sed rezigni vere estas ne avidi agofruktojn.
     
  12. Post la morto agofruktojn bonajn, malbonajn kaj miksajn
    trovos la nerezignantoj; neniajn la rezignantoj.
     
  13. Nun, Arĝuno, priklarigos Mi al vi la kvin kondiĉojn,
    kiuj estas ja necesaj por fari iun ajn agon.
     
  14. La kondiĉoj estas jenaj: la agejo, la aganto,
    la agilo, la agado kaj ankaŭ la Dia parto.
     
  15. Ĉiuj homaj agoj: korpaj, intelektaj kaj parolaj,
    justaj aŭ maljustaj, el la kvin kondiĉoj originas.
     
  16. Tial kiu pensas ke li sola estas la aganto,
    ĝustan komprenon ne havas, erarante en mallumo.
     
  17. Kies menso estas klara, senfiera, tiu scias
    ke eĉ ĉe batalmortigo lin la ago ne katenas.
     
  18. Kono, konendo, konanto estas la tri ag-impulsoj;
    ilo, agado, aganto estas la tri agopartoj.
     
  19. Kono, agado, aganto estas ĉiu de tri specoj,
    laŭ la naturaj kvalitoj; aŭdu kiaj ili estas.
     
  20. Estas lumeca la kono, kiu en ĉiuj estaĵoj
    rekonas l' eternan unun, sendividan en la partoj.
     
  21. Estas pasia la kono, kiu en ĉiuj estaĵoj,
    pro multec' ilia, vidas multajn vivojn separitajn.
     
  22. Mallumeca kon' erara, ver-principon nekonante,
    konsideras iun aĵon kvazaŭ tuton aŭ eĉ dion.
     
  23. Estas lumeca la ago necesa, senambicia,
    farata kun menstrankvilo, sen avido de la fruktoj.
     
  24. Estas pasia la ago farata pro egoismo,
    volupto aŭ trofiero, aŭ farata maltrankvile.
     
  25. Mallumeca estas ago, se farata estas stulte,
    sen pensado pri l' efiko, malutil' kaj malprofito.
     
  26. L' aganto senegoisma, persistanta kaj modesta,
    neŝanĝema per sukceso aŭ per perd', estas lumeca.
     
  27. La aganton nekonstantan, ambician, fruktavidan,
    ofendeman kaj malpuran oni nomas pasiema.
     
  28. La aganto nekapabla, obstina, maldiligenta,
    falsa kaj nedecidema, estas vere mallumeca.
     
  29. Aŭdu ankaŭ la trispecan diferecon de l' agado
    de la homa intelekto, laŭ la tri naturkvalitoj.
     
  30. Luma intelekto scias kion fari aŭ nefari,
    timi aŭ netimi, kio ligas aŭ malligas homon.
     
  31. Pasieca intelekto nur neklare scikomprenas
    kion fari aŭ nefari, justecon kaj maljustecon.
     
  32. Mallumeca intelekto, sur mallumvualo vidas
    ĉion inverse, maljuston konsideras kiel juston.
     
  33. Lumecas estas la volo, kiu persisteme mastras
    la agadon de la menso, de l' spirado kaj de l' sensoj.
     
  34. Vol' pasia estas firma en farad' de io
    justa, utila, agrabla, sed avidas la farfruktojn.
     
  35. Persistemo en eraro, malgajeco, malagrablo,
    timo, stutleco, vantaĵoj: estas volo mallumeca.
     
  36. Aŭdu nun, ho princo, ankaŭ pri la trikvalita ĝojo,
    tio estas, kio donas ĝojon kaj malĝojon finas.
     
  37. Naskas el lumeco, kio je l' komenco malagrable
    gustas, sed je l' fino dolĉe, kaj feliĉon veran donas.
     
  38. Naskas el pasio, kio je l' komenco tre agrable
    gustas, plaĉe al la sensoj, sed je l' fin' venensimile.
     
  39. El mallumo naskas, kio je l' komenco kaj je l' fino
    estas falsa iluzio, malbongusta, mensperturba.
     
  40. Ne ekzistas sur la tero, nek en la ĉieloj altaj
    iu vivestaĵ', libera de la tri naturkvalitoj.
     
  41. Eruditoj, militistoj, meza kasto kaj servistoj
    havas devojn laŭ la ecoj propraj al ĉies naturo.
     
  42. Dev' de l' eruditoj estas: trankvileco, sinregado,
    pacienc', purec', justeco, kon' de l' vero kaj scienco.
     
  43. Militistaj devoj estas: disciplin', kuraĝo, forto,
    persistemo, noblanimo, decidem', ordon-kapablo.
     
  44. Mezkastulaj devoj estas: plantalaboroj, brutnutrado
    kaj komerco; kaj servistaj: obeemo kaj servado.
     
  45. Kiu konas sian devon kaj kontente ĝin plenumas,
    atingos la perfektecon, se li kondutadas jene:
     
  46. Pere de laboro sia devas li adore ami
    la Kreinton de la mondoj, la Fonton de ĉiu vivo.
     
  47. Fari sian propran devon, eĉ malforte, decas pli ol
    fari bone devon fremdan. Devofar' ne estas peko.
     
  48. Ĉiu faru sian devon, eĉ kulphava se ĝi estas;
    kulpo ĉirkaŭvolvas faron homan, kiel fum' la fajron.
     
  49. Kiu agas senavide, sendezire, sin-regante,
    atingos la plenliberon per la granda plen-rezigno.
     
  50. Aŭdu la plej altan saĝon: kiel hom' liberiĝinta
    plene de l' agad-efikoj, atingas la Dian eston.
     
  51. Kiu havas puran menson, firmavole sin regadas,
    ne aŭskultas sensotentojn, nek malamas nek avidas,
     
  52. sin izolas de l' bru-vivo, mastras sian langon, korpon,
    menson kaj deziron, kaj sin profundigas en meditojn,
     
  53. libera de perfortagoj, de fier', koler', libido,
    konservante menstrankvilon, atingas la Dian eston;
     
  54. kaj kun Di' unuiĝinte, sendezire same ŝatas
    li estaĵojn ĉiujn ajn kaj ĝuas pacon, Min servante.
     
  55. Kaj al Mi sin dediĉante, li ekkonas Min perfekte,
    Mian povon kaj esencon, kaj ĉe Mi eterne restas.
     
  56. Se li eĉ daŭrigas agi, plenumante siajn devojn,
    li, per Mia grac', atingos sian senperean celon.
     
  57. Tial vi rezignu plene je l' personaj agofruktoj
    kaj al Mi direktu ĉiam vian penson kaj kontemplon.
     
  58. Se vi Min kontemplos, venkos vi per Mia forto ĉiun
    malfacilon, sed se Min vi ne obeos, vi pereos.
     
  59. Se vi, pro memamo via, diras ke vi ne batalos,
    vi vin trompas, ĉar batli pelos vin naturo via.
     
  60. Via laŭnatura devo trudos vin, eĉ kontraŭvole
    fari, kion vi, Arĝuno, pro erar', eviti volas.
     
  61. La Sinjor' de vivestaĵoj ĉiuj loĝas en la koro;
    ĉiuj movas sin senĉese laŭ eternaj Liaj leĝoj.
     
  62. Do al Li, ho Fil' de l' Tero, vi rifuĝu respektege,
    kaj per Lia Grac' atingos vi l' eternan dian Pacon.
     
  63. Tiel Mi al vi eksplikis la doktrinon plej misteran;
    pripensante ĝin, vi agu laŭ decido via propra.
     
  64. Aŭdu vi ankoraŭ pli da plej sublimaj mistervortoj:
    Vin amante tre, Mi diros kio al vi plej utilas.
     
  65. Vin al Mi dediĉu mense, Min adoru, Min obeu,
    Min servadu, kaj alvenos vi al Mi, ĉar Mi vin amas.
     
  66. Sen eksteraj kultoformoj, nur ĉe Mi rifuĝon serĉu;
    ne malĝoju; liberigos Mi vin de malbonoj ĉiuj.
     
  67. Tiu-ĉi doktrin' ne estas destinita por profanaj
    nekredantoj, blasfemantoj, homoj de kondut' malbona.
     
  68. Sed se iu ĝin instruos al bonuloj, Min kultantaj,
    faros plej bonan oferon kaj sendube al Mi venos.
     
  69. Ne ekzistas en la mondo kiu farus al Mi servon
    pli bonan ol tiu homo, kaj al Mi pli kara estus.
     
  70. Kiu legos ja ĉi-tiun sanktan dialogon nian,
    sciencan oferon faros li, serĉante Min en vero.
     
  71. Kiu, sen blasfemo, aŭdos tiu-ĉi doktrinon snaktan
    kaj akceptos ĝin, eniros en la mondojn de l' feliĉo.
     
  72. Ĉu, Arĝuno, vi atente aŭdis Mian eksplikadon?
    Ĉu l' aflikto malaperis, deveninta el nekono?
     
    (Arĝuno respondas):
     
  73. Mi jam neplu afliktiĝas. Via Graco min lumigis;
    nun mi kun decido firma agos laŭ parolo Via.
     
    (Parolas Sanĝajo):
     
  74. Tia estis l' admirinda dialogo inter Kriŝno
    kaj Arĝuno, kiun aŭdis mi kun pia respektego.
     
  75. Mi per Dia Graco aŭdis kaj memorkonservis tiun
    grandan jog-misteron, kiel la Sinjor' ĝin Mem eksplikis.
     
  76. Ĝoj' plenigas mian koron ĉiam kiam mi memoras
    tiun sanktan dialogon de l' Sensmastro kaj Arĝuno.
     
  77. Kaj, ho reĝo, ĉiam kiam rememoras mi de Kriŝno
    la gloregas formon, sentas mi miregon kaj feliĉon.
     
  78. Kie Kriŝno, jogo-mastro, kaj Arĝuno, pafarkisto,
    tie estas certe venko kun feliĉo kaj libero.

FINO



http://www.esperanto.ro/traduceri/universala/bhagavad_gita.html

*****The KBV*****


Hejmo
Pri
Oftaj Demandoj

Kiu Ni Estas
Kiel Aliĝi

Artikoloj:

La Bhagavad-gita

Pri: Forumoj

Seksumado Ne estas Ĝuebla

La Fino de Homaro

Diskuto Inter Doktoro Roberto kaj Onklo Ĝibz

Ligiloj:

celibacy.info
atmajyoti.org
Pli bone vidi ĉi tiun retpagaron per Firefox.
Kreita per Seamonkey Composer sur Ubuntu Linux