Oftaj Demandoj
D: Ĝi estas ĉar vi uloj ne povas
akiri malviron por seksumi ke vi fariĝis ĉastaj?
R: Ja ne. Ni ĉiuj estas bonaspektaj, fizike sanaj viroj. Jesuo Kristo
kaj Sinjoro Budho estis fame bonaspektaj viroj. Nicola Tesla kaj aliaj
famaj ĉastuloj estis ankaŭ tre bonaspektaj kaj sanaj.
Ne interesiĝi pri afero ne signifas ke oni ne povas akiri ĝin. Vi mem
ne uzas heroinon. Ĉi tiu ne signifas ke vi ne povas akiri ĝin. Devus
esti ĉar vi simple ne interesiĝas pri heroino, ĉu ne?
D: Se belulino
komencus tuŝi vin, vi ne rifuzus ŝin, ĉu ne?
R: Ĉi tiu afero neniam okazis je ni, sed se ĉi tiu okazus, ni rezistus
per ĉiu necesaj metodoj.
D: Se ĉu estŭs
ĉastaj, la homaro estigiĝus, ĉu ne?
R: Ni ne kredas ke la homaro estas esence materiala ento. Por koni pli
pri ĉi tiu temo, bonvole legu nian artikolon "La fino de La Homaro."
[provizore ne tradukita]
D: Mi povas
konsenti ĉiujn viajn principojn sur la "pri" paĝo, krom la postulo pri
ĉasteco kiu ŝajnas esti tro ekstrema. Mi estas viro kaj malsamseksema.
Ĉu mi ne devus ĝui seksumadon kun malviroj?
R: Vi estas nur kondiĉita al pensi ke tio seksumado kun malviroj estas
ĝuebla, kiam efektive tio estas granda sufero. Kiam vi estis infano vi
neniam volis havi tion, kaj estis tute kontenta (fakte ja pli feliĉa)
sen tio. Bonvole kontrolu niajn artikolojn kiuj detale eksplikas la
devon, potencon kaj feliĉegon de ĉasteco, plue estas pli da artikoloj
pri kiel viandmanĝado kreas pli da volupto.
D: Kiel oni povas
praktiki kaj Budhismon, kaj Hinduismon kaj Kristanismon?
R: Ĉiuj religioj havas sanktan radikon, kaj eĉ per iliaj modernaj kaj
foje koruptaj formoj en socio, ili plenas de mirindaj praktikoj kaj
literaturo, kiuj helpas al tiuj kiuj volas kompreni, kio estas Dio.
D: Ĉu la Biblio ne
kondamnas havi pli ol unu religio?
R: La Biblio estas fonto de Sanktaj Skriboj, kaj foje Sanktaj Skriboj
(t.e. skribaĵoj eldonitaj, redaktitaj kaj ŝanĝitaj de viro) estas
malĝusta. Plue, estas publike akceptebla en Budhanaj kaj Hinduistaj
tradicioj havi pli ol unu religio samtempe kaj aparteni al pli ol unu
preĝejo samtempe. Estas milionoj da homoj en la mondo, precipe en Azio,
kiuj publike deklaras ke kredas je iu kombinaĵo de religioj. En Ĉinujo
estas precipe kutima esti ambaŭ Kristana kaj Budhana samtempe. En
Barato homoj ofte ornamas iliajn hejmojn kaj veturilojn per simboloj
kaj ikonoj de ĉiuj religiaj tradicioj. La kialo estas tio, ke Dio estas
unu, kaj la diversaj religioj estas malsamaj vojoj al Dio. En malsamaj
tempoj kaj sub malsamaj kondiĉoj, malsamaj religioj provizos pli efikan
helpon al religia serĉanto.
D: Se vi ne ĉiam
obeas la Sanktajn Skribojn, kion vi ĉiam obeas?
R: Sperton. Per preĝado kaj medito oni povas sperti tiun, kiu Dio
estas, kaj tiuj kiujn vi spertas estas ĉiame veraj.
D: Kial vi
vegetaras?
R: Ĉar bestoj estas niaj amikoj. Ni ne devas kaj ne devus mortigi ilin.
Ni ne volas vivi inter iliaj sterko kaj sango. Ni kredas ke
viandmanĝado
detruas la medion - elsuĉante rimedojn, forŝiranta herbejojn kaj
aliformigas
ilin en dezertojn, fiodorante ĉirkaŭ la kamparo kaj ruinigante
grundakvon....Viando havas kruelan energion kiu dum oni
konsumas ĝin malutiligas la sanon kaj la menson. Igi niajn korpojn iĝi
la
tombejoj de sentipovaj estaĵoj estas malfeliĉa stato. Plue estas
malŝpareme, ĉar ni povas havi reciproke bonajn interrilatojn kun
bestoj.
D: Ĉu kreskaĵoj
ankaŭ ne vivas?
R: Jes, sed ilia nivelo de konscio estas malsupre de bestoj.
Eble nur la kvanto de konscio en kelkaj herbejoj sufiĉus por esti egala
al la kvanto de unu bovo. Do, de manĝante bestojn, vi ŝparas la
manĝadon de
milionoj da kreskaĵoj. Aliflanke, rekte manĝante kreskaĵojn, ni faraĉas
multe, multe pli malgrandan pekon. La Kavaliroj sole manĝas tiom,
kiom ili bezonas, kaj manĝas vegetare kaj ofte faras fastojn. Ĉi tiu
reduktas pekadon ĝis la minimumon, kaj la energio kiun ni gajnas de ĉi
tiu konsumo de folioj, radikoj
kaj fruktoj iras al nia sindonemaj penoj, religia disvastigado, kaj
kunuleco. Tial la neta efiko de ĉi tiu uzado estas granda boneco.
D: Ĉu kafo estas
ebriigaĵo?
R: Se vi ne emiĝas al ĝi, ne. La Kavaliroj povas havi kafon, sed ĝi
ne estas rekomendata kiel ĉiutaga trinkaĵo.
D: Ĉu la feliĉego
de meditado ne ĝuste samas al la akirado de alta drogemulo aŭ okazo de
acid-droga uzo?
R: La vero estas tute kontraŭa de tio. Drogoj atakas la nervojn, sed
asketaj praktikoj kaj sindeteno de ebriigaĵoj plifortigas la
nervojn.
Homoj "malsupreniras" aŭ akiras postebriojn post uzi drogojn kaj
alkoholaĵojn.
Sed ĉu vi iam aŭdis ke iu rampis en la laborejon je malfrua horo pro
lia antaŭnokta
meditado? Nin kredas, ke ne!
D: Se vi estus
ĉasta kaj tenus ĉion ene, ĉu vi ne eksplodus aŭ iĝus
vere malsana?
R: Kontraŭe: se vi verŝus ĉion eksteren kaj devus reprodukti ĝin de
aliaj
partoj de via korpo, vi elĉerpiĝus kaj akirus veran malsanon.
Cetere, estas la historio de la testudego, malcedema jogano de naturo,
kaj
la kuniklo kiu reprezentas senbriditan ulon sur la rapidirejo. Gigantaj
testudoj estas preskaŭ ĉastaj bestoj, kiuj meditas en vintradormado dum
tri ĝis ses monatoj ĉiujare, kaj povas vivi ĝis ĉirkaŭ tricent jaroj.
Kontraste kunikloj sendistinge kaj oftege seksumas kaj vivas kutime nur
dum kvar aŭ kvin jaroj. Estas
interese prinoti, ke se vi adoptus kuniklon kiel dorlotbeston, ĝi vivus
duoble longe kiel ĉastulo. Oliv-pilko-ludistoj nur vivas dum kvardek aŭ
kvindek jaroj, kaj la anglaj futbalistoj kiuj estas konataj pro havi
dek aŭ pli
koramikinojn samtempe akiras artriton kiam ili aĝas dudek jarojn. Ni
vetus ke la
ordinara vivdaŭro de viaj belulinaj-magnetaj atletoj estas pli malalta
ol
tiu de niaj senpasiaj, hejmsidaj joganoj. Ni havas Daŭiston kiu loĝas
sur monteto norde de la riverego kaj aĝas cent kvindek jarojn kaj sole
manĝas du
herbotegitajn arakidojn ĉiutage. Estas ĝenerale vera afero ke la virta
vivo pli
longas ol la malvirta vivo kaj almenaŭ estas pli bona, pli sana kaj pli
feliĉa vivo.
D: Kio estas via
pozicio pri cirkumcido?
R: Cirkumcido estas seksumaĉo, torturo kaj la mutilo de beboj. Estas
unu el la plej gravaj krimoj en la socio hodiaŭ. Estas parta
seksoŝanĝo-operacio. La homa psiko estas kritike difektita kaj ŝanĝita
de la
sperto, kaj la difekto malfacilas aŭ neeblas retroirigi. Ni
volas helpi al tiu, kiu estas viktimo de ĉi tiu krimo kaj provizi lin
per pozitiva resaniga protokolo.
D: Ĉu estas
abortigo murdo?
R: Estas certe grava krimo. Ni preĝas por la viktimoj kaj volas konsili
la krimintojn kaj proponi taŭgan pentofaradon.
D: Kion oni devas
fair por aliĝi al la Kavaliroj kaj partopreni en la
retejo, grupa medito kaj aliaj aktivaĵoj?
R: Konsentu la principojn sternitajn sur la "pri"
paĝo, praktiku la principojn
dum almenaŭ iom da tempo, kaj poste kontaktu nin per retpoŝto.
D: Kiu estas via
gvidanto?
R: Spirita movado povas malhavi gvidanton. Ĉiuj Kavaliroj lernas
lecionojn de unu la alia.
*****The KBH*****
|
Hejmo
Pri
Oftaj Demandoj
Artikoloj:
La
Bhagavad-gita
Pri: Forumoj
Seksumado Ne estas Ĝuebla
La Fino de Homaro
Diskuto Inter Doktoro Roberto kaj Onklo Ĝibz
Ligiloj:
celibacy.info
atmajyoti.org |